Vespere de la 20-a de aŭgusto malfermiĝis la Qingdao-a Internacia
Regatto de 2006 en la Qingdao-a Vela Centro, la sportejo de
velado por la Pekinaj Olimpikoj en 2008. Liu Qi, prezidanto
de la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj, sonorigis
la sirenon de la malferma ceremonio.
La ceremonion partoprenis Liu Peng,
estro de la Ĝenerala Sporta Administrejo de Ĉinio, prezidanto
de la Ĉina Komitato de Olimpikoj kaj plenuma prezidanto de
la Pekinaj Olimpikoj, Huang Simian, agada komitatano de la
Internacia Komitato de Olimpikoj, David Kellet, vicprezidanto
de la Internacia Vela Federacio, kaj Han Yuqun, estro de Shandong-provinco
kaj 464 reprezentantoj de sportistoj el 41 landoj kaj regionoj.
Liu Peng donis salutvortojn en la
inaŭguro. Li diris, ke ĉi tiu konkurso en Qingdao ludos gravan
rolon por la velado de Ĉinio, kaj kredis, ke Qingdao sukcesigos
la velan konkurson de la Olimpikoj.
David Kellet alte taksis en sia
salutvorto la laboron de la Qingdao-a Vela Komitato de la
Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj kaj la konstruadon
de la Qingdao-a Internacia Vela Centro. Li diris, ke li neniam
vidis velan sportejon konstruitan en tiel mallonga tempo.
La regatto estas la unua prova konkurso
de la Pekinaj Olimpikoj. Intertempe okazos en Qingdao velaj
konkursoj de 11 disciplinoj de 9 branĉoj de la Pekinaj Olimpikoj.
|