Vespere
de la 20-a de aŭgusto la 11-a Monda Junulara Ĉampioneca Turniro
finiĝis en la Chaoyang-a Sporta Centro de Pekino. La ĉina
delegacio okupas la 1-an lokon laŭ la totala nombro de medaloj
kaj la 2-an lokon laŭ nombro de oraj medaloj. La ĉina delegacio
akiris 5 orajn, 5 arĝentajn kaj 7 kuprajn medalojn.
La kenja delegacio gajnis plej multe
da oraj medaloj, kaj per 6 oraj, 6 arĝentaj kaj 3 kupraj medaloj
okupas la 2-an lokon laŭ la totala nombro de medaloj, dum
la usona delegacio okupas la 3-an lokon per 4 oraj, 5 arĝentaj
kaj 2 kupraj medaloj.
|