Ĉu
vi povas imagi kian surprizon oni havos se brito gajnos ĉampionecon
de goo en Ĉinio? Kiam Ding Junhui, ĉina junulo, fariĝis ĉampiono
de Snooker-konkurso en Britio, oni havis tian surprizon.
En la ĉi-jara Nord-irlanda Snooker-trofeo,
Ding Junhui venkis Ronnie O’sullivan per 9 kontraŭ 6 kaj gajnis
la ĉampionecon. Antaŭ tio, Ding jam superis multajn unuaklasajn
sportistojn, kiel Ken Doherty, Stephen Lee, John Higgins kaj
Stave Davis. En 2005 Ding enviciĝis inter la 8 potencoj de
la Majstra Konkurso en Wembley kaj gajnis ĉampionecon de la
Ĉina Malferma Konkurso. En decembro tiujare, Ding akiris ĉampionecon
de la Brita Snooker-turniro. En 2004 Ding enviciĝis inter
la 16 potenculoj de la Britia Malferma Konkurso. Frue en 2002
la Ĉina Asocio de Bilardo honoris Ding per premio de speciala
kontribuo.
Ĉesigi
lernadon pro bilardo
Ding Junhui, nomata de britaj vehikloj
"orienta stelo", naskiĝis en Yixing, Jiangsu-provinco,
en 1987. Lia patro Ding Wenjun estis malgranda komercisto
de cigaredoj. Tie oni ŝatas amuzi sin per bilardo surstrate.
Ankaŭ lia patro ŝatas tiun ludon en libera tempo. Influate
de sia patro, Ding unuafoje ludis bilardon kiam li estis 8-jara.
Vidinte, ke Ding ofte gajnis la ludon, lia patro ekster ĉies
atendo faris decidon, ke Ding ĉesigu lernadon kaj ekskluzive
ludu bilardon. Ding rememoris: "Mia patro ĉesigis la
komercadon kaj aĉetis malgrandan bilardan ludejon por mi.
Post nelonge neniu en mia hejmloko povis venki min kaj mia
patro decidis iri kun mi al Kantono por progresigi mian ludarton."
La patro diris: "Multaj demandis, pro kio mi havis la
kuraĝon fari tian decidon. Fakte mi vetis je la vivo de mi
kaj mia filo. Mi pensis, ke la knabo estas introverta kaj
venkema. Tia karaktero taŭgas por ludi bilardon kaj li havas
latentan forton en tiu sporto."
Malfacila
vivo en la unua tempo
Ĉe la unua tempo post alveno al
Kantono, la familio ne havis enspezon kaj sin vivtenis per
ŝparkaso de la patro. La patrino ofte ploris sola pro la malfacileco
en la vivo.
Sed poste Ding gajnis foje kaj refoje
premiojn en- kaj eksterlande. Iu kosmetika kompanio subvenciis
al li 3000 juanojn ĉiumonate kaj krome Ding trovis laboron
kun monata salajro de 3000 juanoj en bilarda sportejo. La
vivo de la familio pliboniĝis.
En iu konkurso, Ding akiris ĉampionecon
kaj premion de 26 mil juanoj. Li ĝoje diris al sia patro,
ke li povos vivteni la gepatrojn. La vivo de la familio en
Kantono estis tre malfacila, sed ĝuste en tiu periodo Ding
Junhui multe progresis en la ludo kaj gajnis en multaj konkursoj.
Ekzercado
en Britio
Pro
la elstara sukceso en la Internacia Snooker-turniro de Junuloj,
Ding akiris la kvalifikitecon ludi en profesiaj snooker-konkursoj
en Britio. En 2003 Ding venis al Britio. La patro diris: "La
nivelo de Snooker-ludo en Britio estas tre alta. Ekzerci en
la altnivela medio multe helpas lin. Kvankam la familio ne
estis en bona ekonomia stato, tamen ni gepatroj subtenis la
infanon ekzerci en Britio."
Ding diris: "Estis multaj elstaraj
ludistoj en britaj kluboj. Ludi kun ili povas rapide altigi
mian ludnivelon. La Internacia Bilarda Federacio okazigas
multajn konkursojn ĉiujare kaj mia agento aranĝas por mi partoprenon
de kiel eble plej multaj konkursoj."
Kvieta
kaj simpla vivo
Ding uzis unu vorton por priskribi
sian vivon en Britio: kvieta. Ĉiutaga vivo estas ripeto de
tiu de la lasta, de kutima trejnado kaj konkurso. De la 10-a
ĝis la 17-a ĉiutage, Ding sin trejnas en sportejo. En libera
tempo li distras sin per komputila ludo kaj kantoaŭskultado.
Post ĉiu matĉo, li sendas poŝtelefonan mesaĝon al siaj gepatroj
pri la rezulto.
La sukceso de Ding kaŭzas en Ĉinio
reagojn. Bilardo furoris en la socio, kaj iuj gepatroj rigardas
Ding kiel la ekzemplon por kulturi sian infanon. Ĉu la sukceso
de Ding estas imitinda? Lia nomo jam estas vaste konata en
Ĉinio.
|