Vespere de la 9-a de septembro laŭ la pekina tempo, inaŭguriĝis
la Monda Atletika Finalo de Internacia Asocio de Atletika
Federacio en Stutgarto, Germanio. En la finalo de vira 110-metra
barierkurado, ĉina atleto Liu Xiang akiris la ĉampionecon
per 12.93 sekundoj.
Kuba atleto Dayron Robles kaj Allen
Johnson el Usono respektive okupis la 2-an kaj 3-an lokojn
en la finalo.
23-jara Liu Xiang estis la ĉampiono
de vira 110-metra barierkurado de Atenaj Olimpikoj en 2004.
|