La Longa
Marŝo estis grandskala moviĝo de la Ĉina Laborista-Kamparana Ruĝa
Armeo dum la periodo de 1934.10-1936.10. Pro senĉesaj atakoj de
Kuomintango kaj la erara strategio de parto de la gvidantoj de la
Komunista Partio de Ĉinio, la ĉefa forto de la Ĉina Laborista-Kampara
Ruĝa Armeo devige forlasis ĉiujn siajn baz-lokojn kaj la Unua-,
Dua- kaj Kvara-flankoj Armeoj kaj la 25-a Korpuso de la Ruĝa Armeo
faris grandskalan moviĝon de la revoluciaj baz-lokoj norde kaj sude
de Yangzi-rivero al tiuj en Shaanxi- kaj Gansu-provincoj.
|
La
Ruĝa Armeo transiranta neĝkovritan montaron Jajin en Sichuan |
La Unua-flanka Armeo komencis marŝon de
Ruijin, Jiangxi-provinco en oktobro, 1934. Januare 1935 la Ruĝa
Armeo konkeris Zunyi, Guizhou-provinco, kaj tie la Komunista Partio
de Ĉinio okazigis kunvenon kaj starigis la gvidantecon de Mao Zedong
en la Ruĝa Armeo kaj la centro de la kompartio. Post la kunveno
gvidate de Mao Zedong, la Unua-flanka Armeo transpasis Chishui-riveron
4 fojojn, Jinsha-riveron, trairis ji-nacian regionon, perforte transpasis
Dadu-riveron kaj konkeris Luding-ponton. Ili forskuis baron de Kuomintang-aj
trupoj el centoj da miloj da soldatoj kaj akiris la decidofaran
venkon en la strategia moviĝo. En junio 1935 la Unua-flanka Armeo
atingis Maogong en okcidenta Sichuan kaj kuniĝis kun la Kvara-flanka
Armeo. Oktobre ili venis al Wuqi-urbeto de norda Shaanxi kaj kuniĝis
kun la 15-a Korpuso de la Ruĝa Armeo.
|
Ji-naciaj
soldatoj en la Ruĝa Armeo atingis nordan Shaanxi. |
La 2-a kaj 6-a korpusoj alvenis al Ganzi
de Sichuan en julio 1937 kaj unuiĝis kun la Kvara-flanka Armeo.
Ili konsistigis la Dua-flankan Armeon de la Ruĝa Armeo. Poste la
Dua- kaj la Kvara-flanka armeoj marŝis norden. Oktobre 1936 ili
atingis Huining de Gansu kaj kuniĝis kun la Unua-flanka Armeo. La
kuniĝo de la tri ĉefaj armeoj markis la finiĝon de la Longa Marŝo
kaj kreis novan situacion de la ĉina revolucio.
La Ruĝa Armeo trairis 14 provincojn kun
totala longeco de 25000 lioj (2 lioj = 1 km) transiris 18 montojn
inkluzive de 1000-kilometra kontinuo de neĝkovritaj montoj kaj pli
ol 20 riveroj, trapasis senhoman herbejon, kaj faris milon da bataloj.
|
La
Ruĝa Armeo konkeris ferĉenan Luding-ponton en Sichuan. |
La triumfo de la Longa Marŝo estas miraklo
en la homara historio. En la du jaroj la Ruĝa Armeo venkis sennombrajn
malfacilojn, konservis kaj hardis la ĉefajn fortojn. La ĉefstabo
de la ĉina revolucio translokiĝis al nordokcidenta Ĉinio, tio kreis
ŝancon por la Ruĝa Armeo batali kontraŭ japana invado kaj disvolvi
la ĉinan revolucion. La armeanoj de la Ruĝa Armeo rigardis la interesojn
de la ĉina popolo kaj la ĉina nacio pli alta ol ĉio alia. Ili ne
timis malfacilon nek sinoferon, tio estas plej perfekta esprimo
de la ĉina nacia spirito, kiu ĉiam inspiras la ĉinan popolon marŝi
antaŭen en la konstruado de moderna Ĉinio.
|