1934
En oktobro, la Centra Ruĝa Armeo iris okcidenten
de Ruijin, urbo de Jiangxi-provinco, orienta Ĉinio kaj komencis
la Longan Marŝon.
De oktobro ĝis decembro, la Centra Ruĝa
Armeo trarompis kvar blokadajn liniojn de Kuomintango, kaj atingis
regionon sude de Xiangjiang-rivero en Hunan-provinco en meza Ĉinio.
Novembro, la Ruĝa 25-a Armeo komencis la Longan Marŝon de Henan-provinco
en meza Ĉinio kaj starigis gerilajn bazojn...
1935
En januaro, la Centra Komitato (CK) de
la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) okazigis kunvenon, en kiu oni
konfirmis la gvidantecon de Mao Zedong en la Ruĝa Armeo kaj CK de
KPĈ.
De januaro ĝis la majo, la Centra Ruĝa
Armeo batalis en limregionoj de Guizhou, Sichuan kaj Yunnan-provincoj.
Ĝi kvarfoje transpasis Chishui-riveron kaj Jinsha-riveron kaj gajnis
la venkon de strategia moviĝo.
En marto, la Ruĝa Kvara-flanka Armeo komencis
la Longan Marŝon.
En majo, la Centra Ruĝa Armeo trapasis la regionon kie loĝis Ji-nacianoj,
kaj perforte transpasis Dadu-riveron.
En junio, la Centra Ruĝa Armeo transiris
Jiajin-monton en Sichuan-provinco en sudokcidenta Ĉinio kaj kuniĝis
kun la Ruĝa Kvara-flanka Armeo en Maogong, urbo de Sichuan-provinco.
Poste ili kune transiris grandegan neĝan monton.
En aŭgusto, CK de KPĈ publikigis la "Manifeston
de 1-a de aŭgusto"; la Ruĝa Unua-flanka Armeo kaj la Ruĝa Kvara-flanka
Armeo iris tra la danĝera herbejo en Sichuan-provinco.
En septembro, la Centra Ruĝa Armeo trarompis
blokadon linion kaj transiris Liupan-monton en Gansu-provinco en
nordokcidenta Ĉinio. La Ruĝa 25-a Armeo atingis nordan regionon
de Shaanxi-provinco en meza Ĉinio kaj kuniĝis kun la Ruĝa Armeo
de Shaanxi-provinco kaj kune formis la Dekkvinan Korpuson.
En oktobro, sub la gvido de CK de KPĈ
la ĉefaj fortoj de la Ruĝa Unua-flanka Armeo atingis Wuqi, urbeton
de norda Shaanxi-provinco. La Ruĝa Kvara-flanka Armeo batalis dum
militirado en limregiono de Sichuan kaj Xikang-provincoj.
En novembro, la Dua kaj la Sesa Korpusoj
de la Ruĝa Armeo komencis Longan Marŝon de Hunan-provinco en meza
Ĉinio; la Ruĝa Unua-flanka Armeo venkis en la batalo ĉe Zhiluo-urbeto
en Shaanxi-provinco.
En decembro, CK de KPĈ okazigis kunvenon
en Wayaopu en Shaanxi-provinco kaj ellaboris la politikon de "Kontraŭjapanan
Nacia Unuecfronto".
1936
En februaro, la Ruĝa Unua-flanka Armeo
iris orienten por batali kun armeo de Kuomintango.
En majo, la Ruĝa Unua-flanka Armeo iris
okcidenten por batali kun armeo de Kuomintango.
En julio, la Dua kaj la Sesa Korpusoj
de la Ruĝa Armeo kuniĝis kun la Ruĝa Kvara-flanka Armeo en Ganzi,
urbo de Sichuan-provinco, kaj kune formis la Ruĝan Dua-flankan Armeon.
La Ruĝa Dua-flanka Armeo kaj la Ruĝa Kvara-flanka Armeo daŭre iris
norden laŭ ordo de CK de KPĈ.
En oktobro, la Ruĝa Unua-flanka Armeo,
la Ruĝa Dua-flanka Armeo kaj la Ruĝa Kvara-flanka Armeo kuniĝis
en Jiangtaipu, urbeto de la Ningxia-a Hui-nacia Aŭtonoma Regiono.
Ĉe tio finiĝis la Longa Marŝo.
|