La 5-an
de septembro turneo de "Himno al la Longa Marŝo" laŭ la
vojo irita de la Longa Marŝo de la Ruĝa Armeo finiĝis per prezento
al la revolucia bazo Yan'an en norda Shaanxi-provinco de nordokcidenta
Ĉinio.
La "Himno al la Longa Marŝo"
estis verkita memore al la Longa Marŝo de la Ruĝa Armeo en 1965.
En la pasintaj 41 jaroj la kantoserio "Himno al la Longa Marŝo"
estis prezentita pli ol 1000 fojojn.
Ĉi-jare, okaze de la 70-a datreveno de
la finiĝo de la Longa Marŝo, Ensemblo de la Pekina Milita Regiono,
kiu verkis la kantoserion, turneis laŭ la vojo de la Longa Marŝo
de la Ruĝa Armeo. En pli ol unu monato la ensemblo prezentis 37
fojojn en la provincoj Jiangxi, Hunan, Guizhou, Sichuan, Gansu kaj
Ningxia de Ĉinio.
|
|
Ĉefministro
Zhou Enlai kaj ĉefaj verkintoj de la himno |
Prezentado
en Yan'an |
|
|
Artistoj
en prezentado |
Adiaŭo
ĉe la finiĝo de la turneo |
|