Memorigaj aktivadoj


Gefiloj de ĉinaj ŝtatfondintoj vojaĝis laŭ la vojo de la Longa Marŝo

La gefiloj de ŝtatfondintoj vizitas revolucian sanktejon en Yan′an.

Memore al la finiĝo de la Longa Marŝo de la Ruĝa Armeo, pli ol 20 gefiloj de la ĉinaj ŝtatfondintoj vojaĝis laŭ la vojo de la Ruĝa Armeo. La 19-an de julio 2006 ili ekiris de Ninghua-gubernio en Fujian-provinco kaj atingis Yan′an, finan punkton de la Longa Marŝo, en la 25-a de aŭgusto. En 37 tagoj ili vojaĝis pli ol 8000 kilometrojn tra 11 provincoj.

Atingo al Yan′an

Inter la vojaĝintoj estis Zhou Bingde, nevino de ĉefministro Zhou Enlai, Liu Zheng, bofilo de ĉefgeneralo Zhu De, He Xiaoming, filino de ĉefgeneralo He Long, Peng Gang, nevino de ĉefgeneralo Peng Dehuai. Ili, jam maljunaj, venkis diversajn malfacilojn en la vojaĝo kaj disvastigis per sia agado la spiriton de sentimeco kaj nefleksebleco de la Longa Marŝo.

Ili diris, ke ili vojaĝis laŭ la vojo irita de la patra generacio kaj venis al Yan′an por montri la esperon, ke la spirito de la Longa Marŝo herediĝos de generacio al generacio.