 Antaǔtagmeze
de la 22-a de oktobro, okazis mitingo memore al la 70-a datreveno
de la venko de la Longa Marŝo de la Ruĝa Armeo en la Popola Halo en
Pekino. Ĝin ĉeestis gvidantoj de la kompartio kaj ŝtato kaj ĉ. 3000
homoj de diversaj rondoj de Ĉinio.
Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato
de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), ŝtata prezidanto kaj prezidanto
de la Centra Milita Komisiono (CMK), faris gravan parolon. Reprezentante
la Centran Komitaton de KPĈ, la Ŝtatan Konsilantaron kaj CMK, li
sendis sinceran saluton kaj esprimis altan respekton al la maljunaj
soldatoj kaj kamaradoj kiuj ĉeestis la Longan Marŝon de la Ruĝa
Armeo, al la popoloj de ĉiuj nacioj, precipe la popoloj de revoluciaj
bazoj, kiuj helpis la Ruĝan Armeon en ĝia marŝo. En propono de Hu
Jintao, la partoprenantoj de la mitingo stariĝis por esprimi funebron
kaj respekton al la revoluciaj martiroj en la Longa Marŝo kaj revoluciaj
bataloj de diversaj lokoj.
Hu
Jintao diris, ke antaǔ 70 jaroj, la mondskua Longa Marŝo de la Ruĝa
Armeo gvidate de KPĈ kreis la brilan vojon por la ĉina revolucio,
metis gravan bazon por la venko de la ĉina revolucio. Ĝi estas fiero
de KPĈ, gloro de la popola armeo kaj fiero de la ĉina nacio. Ni
memorigas la venkon de la Longa Marŝo de la Ruĝa Armeo por instigi
la tutan partion, la tutan armeon kaj la tutan popolon de ĉiuj nacioj
de Ĉinio daǔre antaǔeniri sur la vojo de socialismo kun ĉinaj karakterizaĵoj.
|