Tra la lenso


Shangri-la ĉe la vojo de la Longa Marŝo de la Ruĝa Armeo

de LI XING

Zhongdian-gubernio en nordokcidenta Yunnan-provinco en sudokcidenta Ĉinio estas najbara al la Tibeta Aŭtonoma Regiono. En decembro de 2001, Shangri-la fariĝis nova nomo de Zhongdian. La loko, kiun la Ruĝa Armeo trapasis en la Longa Marŝo, fariĝis fama turisma vidindaĵo. La Ruĝa Armeo venkis Kuomintangan armeon en la Longa Marŝo, unu el la gravaj kaŭzoj estis ke ili praktikis la politikon de nacia solidareco. Nun la loka registaro ankaŭ rigardas la egalecon kaj solidarecon de nacioj kiel gravan kondiĉon por tutflanke konstrui bonhavan socion. La popolanoj de ĉiuj nacioj en Shangri-la-gubernio vivas en granda harmonia familio.

Ambaŭflanke de la ĉefa strato Changzheng (longa marŝo) en la gubernio staras multaj butikoj kun tibeta stilo, kaj en tiuj butikoj estas abundo da turismaj memoraĵoj. Oni nomas la straton "Changzheng" por memorigi la gravan eventon en la ĉina revolucia historio.

La 25-an de aprilo 1936, la Dua kaj Sesa Korpusoj de la Ruĝa Armeo gvidataj de He Long, Ren Bishi kaj Xiao Ke kantonmentis en Zhongdian.

En la templo Gedan Songzanlin, 74-jara lamao Gesang Xiba diris: "Tiam mi estis kanbo, mi memoras nur ke la senherba ebenaĵo estis dezerta. Kvankam la Ruĝa Armeo ne havis manĝaĵojn kaj tranoktejojn, ili tre respektis la templon kaj neniu eniris en la templon." Tiam estis printempo, mankis al popolo greno antaŭ la nova rikolto. Kvankam la provizo estis tre malfacila, sed la Ruĝa Armeo neniom ĝenis la popolon. Pro tio ili gajnis helpadon de popolanoj de ĉiuj nacioj kaj lamaoj: la templo Gedan Songzanlin malfermis la grenejon kaj vendis 15 tunojn da sekalo al la Ruĝa Armeo kaj la tibetanoj en ĉirkaŭo vendis 30 tunojn da sekalo. Dank' al tio la Ruĝa Armeo sin liberigis de malsato.

La Ruĝa Armeo kantonmentis en Zhongdian malpli ol 10 tagojn, sed ili postlasis valoran spiritan riĉaĵon al la popolanoj. La spirito de la Longa Marŝo de la Ruĝa Armeo kuraĝigis ilin en konstruado de hejmloko. Huang Zhenghong, guberni-estro de Shangri-la, diris: "Ĉar la gubernio situas en alta kaj malvarma montregiono, la trafiko estas malfacila kaj la informo kompare postrestinta. Kvankam ni havas multajn malfacilaĵojn en la ekonomia konstruado, tamen ili estas ne tiom grandaj kiel tiuj de la Ruĝa Armeo. Kaj ni havas la fidon por konstrui Shangri-la-gubernion en paradizon de la homa mondo."

Post klopodo en la pasintaj dekoj da jaroj, la gubernio sin bazita antaŭe sur arbohakado kaj paŝtado multe ŝanĝiĝis. La registaro multe investis kaj konstruis irigacian sistemon en agrikultura regiono en rivervalo de Jinsha-rivero, akvokonservejon Sangna, kaj multajn bazojn por greno, floro (ĉefe tulipo), sekigita frukto kaj porko. En 2005, la produktovaloro de nacia ekonomio de la gubernio atingis 788 milionojn da juanoj ( ĉ. 10 juanoj = 1 eŭro), je 15.7% pli multe ol tiu en 1995.

Dank' al la aerlinioj inter Shangri-la kaj Chengdu, Lhasa, Pekino, Shenzhen kaj Ŝanhajo, Shangri-la fariĝis plej multe frekventata loko. Vizitado al tibetana familio estas ŝatata de turistoj. Ili povas ĝui la tibet-nacian arkitekturon kaj arton de kantado kaj dancado. Iu tibetano diris, ke lia familio komencis akcepti turistojn en 1998, kaj en tiu jaro li profitis 30 mil juanojn. En la lastaj jaroj, ili povas enspezi pli ol 100 mil juanojn ĉiujare. "Nun mia hejmo povas akcepti samtempe 80 turistojn. Mi havas pli ol 20 servistojn kaj kuiristojn, sed ankaŭ ne sufiĉas al mi laborantoj." Nun 25 familioj en Shangri-la akceptas turistojn, kaj tio havigis laboron al pli ol 380 homoj kaj ekscitis disvolviĝon de plantado, lakta industrio kaj brutobredado de la loko. En la unua duonjaro de la kuranta jaro, pli ol 380 mil turistoj vizitis Shangri-la-gubernion kaj la loko akiris 190 milionojn da juanoj.