En la lasta tagdeko de
januaro, 1935, la Dua kaj Sesa Korpusoj de la Ĉina Laborista-Kamparana
Ruĝa Armeo transpasis Chishui-riveron kaj eniris la regionon
de Wumeng-monto.
Siatempe la regiono estis malriĉega
kaj la natura kondiĉo estis tre malfacila. Vizaĝe al la persekutado
kaj atakado de la Kuomintanga armeo, la Ruĝa Armeo sange batalis
kaj fine eliris el la regiono de Wumeng-monto.
70 jaroj pasis. La Komunista Partio
de Ĉinio jam fariĝis reganta partio de Ĉinio. La ĉina kompartio
kaj la ĉina registaro ĉiam klopodas por elimini malriĉecon kaj
feliĉigi la popolon de Wumeng-monto.
Nun, tute ŝanĝiĝis la aspekto de Wumeng-monto.
Tiamaj kotaj vojoj fariĝis ebenaj kaj la popolo vivas feliĉe.
Dongchuan-distrikto en profunda montaro fariĝis frekventata
turisma loko pro sia magia "ruĝa tero".
Tie la tero riĉa je oksido de fero
havas ruĝan koloro. La tero ne povas konservi akvon, do oni
nur povas kulturi plantaĵojn kiuj povas elteni malvarmecon kaj
trosekecon, ekzemple maizo, fagopiro, kolzo kaj sekalo. La lokanoj
pene verdigis sterilajn montojn, fiksadis sablon kaj ordigis
riverojn. En Dongchuan, por akiri pli bonan rikolton, la lokanoj
praktikas novaladon. La novalplugitaj parceloj ruĝaj kaj kulturataj
parceloj je sekalo aŭ tritiko formas bildon kun drasta kontrasto
de koloroj. La vidaĵo altiras turistojn.
|