La
Longa Marŝo de la Ruĝa Armeo estas afero antaǔ pli ol 70 jaroj,
sed en la lokoj, kiujn la Ruĝa Armeo trapasis, ankoraǔ cirkulas
multaj kortuŝaj rakontoj pri ĝi.
En julio de 2006, mi intervjuis Zhu
Songbao en lia vilaĝo de Chenzhou, Hunan-provinco en meza Ĉinio.
Li elmontris al mi sian familian trezoron — libro de ruĝa armeo
konservata 72 jarojn kaj rakontis kortuŝan rakonton pri lia
patrino Luo Wangdi kaj tiu libro.
Iutage en frua vintro de 1934 blovis
tranĉa vento. Kiam Luo Wangdi faris mastrumaĵon, subite la hundo
bojis, kaj proksimiĝis malorda paŝbruo. Luo rigardis eksteren
tra pordfendo kaj trovis ke trupo en ĉifona vesto eniris la
korton.
Rememorante batalon okazinta en proksima
loko antaǔ du tagoj, Luo konsciis, ke ili estas ruĝarmeanoj.
"La Ruĝa Armeo estas armeo de malriĉuloj." Ĉe tio
ŝi malfermis la pordon.
Ŝia diveno estis ĝusta: tiuj homoj
estis soldatoj kiuj ĵus rompis la duan blokan linion de malamikoj.
Ili deziris ripozi certan tempon ĉe la vilaĝo kaj poste marŝi
daǔre.
Inter la soldatoj estis soldatino
kun maldekstra kruro vundita. Ŝia vundo jam pusis kaj daǔris
febro. Sen ĝustatempa kuraco ŝi eble mortos. La patro de Luo
Wangdi estis fama ĉinmedicina kuracisto en tiu ĉi loko, kaj
Luo esotere lernis de sia patro sekretan recepton por kuraci
eksteran vundon. Ŝi tuj donis kuracon al la soldatino.
Post kelkaj tagoj, kiam la trupo devis
foriri, la vundo de la soldatino preskaǔ cikatriĝis kaj ŝi povis
iri per lambastono. La dankoplena soldatino enmanigis papermonon
al Luo: "Franjo, mi ne havas aliaĵon por danki vin pro
via kuraco, do bonvolu akcepti tion."
Sed Luo ne akceptis ĝin. Fine, la
soldatino reprenis la monon kaj elprenis broŝuron kaj transdonis
al Luo: "Franjo, vi estas bonkorulo. Bonvolu akcepti tiun
broŝuron kiel memoraĵon." Luo ne povis rifuzi kaj akceptis
ĝin.
En la hejmo de Zhu Songbao mi vidis
tium broŝuron nomatan de li "libro de ruĝa armeo".
Tiu ĉi libro el pli ol 140 paĝoj en tridekduona formato estas
mimeografita broŝuro. La ĉefa enhavo de tiu libro estas notoj
pri laboroj kaj disciplinoj de la Ruĝa Armeo.
Kiam la trupo de la Ruĝa Armeo foriris
de la vilaĝo, Luo zorgeme konservis la libron. Ŝi diris: "Mi
konservos tiun libron kaj heredigos ĝin de generacio al generacio."
En septembro de 1992, 78-jara Luo
Wangdi transdonis la libron al sia filo Zhu Songbao kaj en 1997,
Zhu Songbao transdonis la libron al sia filo Zhu Junzhi.
Post longa tempo la libro de ruĝa
armeo aspektas malnova, kaj ĝiaj multaj partoj flaviĝis. Sed
la familio decidis zorgeme konservis ĝin por ĉiam.
|