Tra la lenso


Laŭlonge de la vojo de la Longa Marŝo

Dum 70 jaroj post finiĝo de la Longa Marŝo de la Ruĝa Armeo, grandaj ŝanĝiĝoj okazis en Ĉinio kaj ankaŭ en la lokoj, kiujn la Ruĝa Armeo trapasis dum la Longa Marŝo. Tion eksplikas jenaj fotoj de samaj lokoj en malsamaj tempoj.

1. La urbo Ruijin de Jiangxi-provinco, startpunkto de la Longa Marŝo de la Ruĝa Armeo komencita la 10-an de oktobro, 1934. Post fondiĝo de la nova Ĉinio Ruijin multe ŝanĝiĝis kaj fariĝis grava komerca urbo de Ĉinio.

2. Kunvenejo de Liping-kunveno en Guizhou-provinco. En decembro de 1934 la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio okazigis la unuan gravan kunvenon en Liping-gubernio de Guizhou dum la Longa Marŝo, kiu faris preparadon por la kunveno okazonta en Zunyi. La kunvenejo de Liping-kunveno estas renovigita.

3. Kunvenejo de Zunyi-kunveno en Guizhou-provinco. La kunveno estas rigardata kiel grava turnopunkto dum la Longa Marŝo kaj starigis la gvidantecon de Mao Zedong en la Ruĝa Armeo kaj la centro de la kompartio.

4. Chishui-rivero fluas laŭ la limo inter Guizhou kaj Sichuan. Dum la Longa Marŝo la Ruĝa Armeo 4-foje meandre transpasis la riveron por eviti atakon de malamikoj. Jen la pramejo en la urbeto Tucheng de Zunyi, de kie la Ruĝa Armeo transpasis la riveron por la unua fojo.

5. Ferĉena ponto Luding en Sichuan-provinco. Antaŭ 70 jaroj ruĝ-armeanoj transpasis la torentan riveron Dadu pere de la ferĉena ponto (maldekstre). Nun nova ponto apud la ferĉena estas konstruita, sur kiu grandaj kamionoj povas veturi.

6. Jiajin-monto en Sichuan, la unua neĝkovrita monto transpasita de la Ruĝa Armeo dum la Longa Marŝo en junio 1935. Nun la monto estas fama turisma loko.

7. Sovaĝa marĉejo trapasita de la Ruĝa Armeo dum la Longa Marŝo. Tie mortis multaj ruĝ-armeanoj. Jen ĝia nova aspekto.

8. Pramejo Shigu en Yunnan, de kie la Ruĝa Armeo transpasis la riveron Jinsha. Nun la loko estas prospera urbeto.

9. La Ganzi-a Tibet-nacia Aŭtonoma Subprovinco de Sichuan, kie renkontiĝis trupoj de la Ruĝa Armeo julie de 1935. Nuntempe tie vivas membroj de pli ol 20 nacioj. La subprovinco abundas je resursoj.

10. Wuqi-urbeto de Bao'an-gubernio de Shaanxi. La 19-an de oktobro 1935 la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj parto de la trupoj de la Ruĝa Armeo atingis la urbeton. Tio markis finiĝon de la Longa Marŝo de la ĉefaj trupoj de la Ruĝa Armeo.

11. La urbo Huining de Gansu. Tie renkontiĝis ĉefaj trupoj de la Ruĝa Armeo kaj aliaj trupoj oktobre de 1936. Tio markis plenan finiĝon de la Longa Marŝo de la Ruĝa Armeo. Nun Huining estas moderna urbo kun ekonomio prospera.