La
Longa Marŝo emocias la ĉinojn, kaj tiras atenton de multaj fremduloj.
Tion ekzemplis raportado de usona ĵurnalisto Edgar Snow antaŭ 80
jaroj. Pro la granda influo de la Longa Marŝo, post Snow, multaj
fremduloj verkis libron pri la Longa Marŝo kaj komentis pri la afero.
“La Retenanta Mano” verkita de brita misiisto
Alfred Bosshardt (1897-1993) estas la unua libro por la okcidenta
mondo pri la Longa Marŝo. Ĝi diras, ke la gvidantoj de la Ruĝa Armeo
kredas je komunismo kaj marksismo-leninismo.
Oktobre
de 1934, Alfred Bosshardt estis kaptita de la 6-a Korpuso de la
Ruĝa Armeo en Guizhou kiel spiono, kaj partoprenis la Longan Marŝon
kun la armeo. Li estis liberigita en aprilo, 1936. En la sekvaj
kelkaj monatoj, li verkis la libron “La Retenanta Mano” temantan
pri lia tiu ĉi travivaĵo kaj publikigis ĝin en decembro tiujare
en Britio, unu jaron pli frue ol la publikigo de “Ruĝa Stelo super
Ĉinio” de Edgar Snow. Bosshardt priskribis tion kion li vidis kaj
aŭdis en la marŝo, kaj samtempe esprimis sian opinion pri la Ruĝa
Armeo kaj la Longa Marŝo. En la antaŭparolo li skribis, ke multaj
nomis la Ruĝan Armeon bandito aŭ rabisto pro kaptitiĝo de miaspeculoj,
sed fakte la gvidantoj de la Ruĝa Armeo kredas je komunismo kaj
marksismo-leninismo kaj praktikas iliajn principojn.
La libro havas gravan valoron. Ĝi fidele
notis la batalojn, vivon kaj ideologian edukadon de la Ruĝa Armeo,
kaj malkovris per sia unika maniero ĝiajn flekseblajn strategion
kaj laborarton de unueca forto. Ĝi estas grava materialo por studi
la Longan Marŝon.
|