Komentoj


La Long Marŝo en impreso de fremduloj (2)

de JIANG TINGYU kaj FANG WEI

Por raporti pri la revolucio de Ĉinio al la tuta mondo, junie 1936, Edgar Snow (1905-1972), ĵurnalisto kaj raportisto de kelke da ĵurnaloj en Eŭropo kaj Usono bazita en Ĉinio, kaj usona kuracisto George Hatem, sub la helpo de Soong Ching Ling, venis al la bazloko de la Ruĝa Armeo en norda Shaanxi. En vizitado Snow trovis, ke raportoj de Kuomintango pri la soveta regiono kaj la Ruĝa Armeo estis kompletaj mensogoj.

Oktobre de 1936, Snow revenis al Pekino kunportante dekkelkajn notlibrojn kaj 30 filmbobenojn. Li decidis objektive kaj senpartiece publikigis kion li vidis, aŭdis kaj lernis en la soveta regiono. Oktobre de 1937, li publikigis en Britio libron "Ruĝa Stelo super Ĉinio" pri la Longa Marŝo de la Ruĝa Marŝo laŭ siaj intervjuaj notoj en la soveta regiono. Snow honoris la Longan Marŝon "nekomparebla epopea ekspedicio en la nuna epoko". Li detale priskribis la firmecon, bravecon kaj oferemon de la Ruĝa Armeo en la marŝo, montris la altan spiriton kaj grandan figuron de la ĉinaj komunistoj, kiuj pene batalis kaj sin oferis por la liberiĝo de la nacio; kaj per tio kolapsigis la kalumniojn kaj mensogojn de Kuomintango pri la ĉina kompartio. La Longa Marŝo donis memfidon, esperon kaj forton al la ĉinoj kiuj vivis en regionoj okupitaj de Kuomintango.

La libro havas vastan influon internacie kaj estis tradukita en pli ol dek lingvojn. Leginte la libron, usona prezidento Franklin Delano Roosevelt trifoje akceptis lin. En februaro de 1938, publikiĝis la ĉina versio de la libro. Kiam Snow refoje vizitis la bazlokon en norda Shaanxi en 1939, Mao Zedong nomis lin malnova amiko de la ĉina popolo kaj laŭdis, ke "Ruĝa Stelo super Ĉinio" estas unu el la plej sukcesaj verkoj de fremduloj pri la ĉina revolucio.