|     En 1937, aŭdinte novaĵon ke la Ĉina Laborista-Kamparana 
              Ruĝa Armeo triumfe atingis nordan Shaanxi, Agnes Smedley (1890-1950), 
              usona ĵurnalistino, venis al la Soveta Regiono en norda Shaanxi 
              por informiĝi pri la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĝia Ruĝa Armeo. 
              Marte Smedley atingis Yan'an kaj estis bonvenigata de la gvidantaj 
              de la kompartio de Ĉinio kaj armeanoj. Ŝi intervjuis Mao Zedong, 
              Zu De kaj aliajn gvidantojn kaj generalojn de la partio, kaj verkis 
              la libron "Granda Vojo". En la libro estas ĉapitro "la 
              Longa Marŝo", en kiu ŝi detale priskribas la heroan spiriton 
              de la armo en la marŝo kaj batalon de Mao Zedong kaj Zhu De kontraŭ 
              la separatisma agado de Zhang Guotao. Smedley entuziasme taksis 
              la marŝon:  "Faktoj, 
              ciferoj kaj nomoj de sennombraj trapasitaj lokoj ne estas sufiĉaj 
              por ekspliki la historian signifon de la Longa Marŝo, nek la malcedeman 
              luktadon kontraŭ la naturo kaj la suferojn de la soldatoj." 
              Ŝi opiniis, ke la Longa Marŝo estas ne sole epopeo en la revolucia 
              milita historio. Kun memfido ŝi antaŭdiris, ke kvankam finiĝis la 
              Longa Marŝo, la Ruĝa Armeo daŭrigas kreadon de historio. 
 |