Germanino
Wang Anna (1907-1989), amiko de la ĉina popolo, havis originalan
nomon Martens Annaliese. Atinginte Ĉinion februare de 1936, ŝi ĵetis
sin al la liberiga afero de la ĉina popolo. Ŝi vivis en Ĉinio 19
jarojn kaj rigardis Ĉinion kiel sian duan hejmlokon.
En marto de 1937, Wang Anna venis al Yan'an
kaj vidis Mao Zedong, Zhou Enlai, Zhu De kaj Peng Dehuai, la ĉefajn
gvidantojn de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio
kaj la Ĉina Laborista-Kamparana Ruĝa Armeo kaj konis iliajn vivon,
revolucian karieron kaj iliajn opiniojn pri la vojo de la ĉina revolucio.
Ŝi multe kontaktiĝis kun komandantoj kaj soldatoj de la Ruĝa Armeo
kaj ordinaraj popolanoj, detale informiĝis pri la Longa Marŝo de
la Ruĝa Armeo kaj la politiko kaj taktiko de la Kontraŭjapana Nacia
Unuecfronto de KPĈ. En la jaro 1964, "Ĉinio — mia dua hejmloko"
el ŝiaj rememoroj estis publikigita. En tiu libro Wang An'na priskribas
la Longan Marŝon de la Ruĝa Armeo el diferencaj flankoj. Ŝi komentas:
"La Longa Marŝo estas malfacila aventuro, kaj estas batalo
inter kuraĝo kaj timemo kaj inter venko kaj malsukceso. Estas necese
montri, ke por tiu aktivado oni devas venki malamikojn kaj malbonegan
naturan kondiĉon kaj bezonas senŝanceleblan kuraĝon." "Estas
sendube, ke la Longa Marŝo estas granda plenumita afero en la homara
historio." Pro tio, ŝi havis firman fidon pri la venko de la
ĉina revolucio — "Kolosa Ĉinio vekiĝis kaj skuas la mondon."
Tiu libro estas tradukita en multajn lingvojn kaj fariĝis viva registrado
por konigi grandan reformadon de la ĉina socio en la internacia
socio.
|