Harrison
Salisbury (1908-1993), amiko de Edgar Snow, estis fama ĵurnalisto
kaj verkisto de Usono. Li unuafoje konis la Longan Marŝon en la
verko "Ruĝa Stelo super Ĉinio" de Edgar Snow kaj havis
la unuan impreson pri la granda ago de la Ĉina Laborista-Kamparana
Ruĝa Armeo kaj la gvidantoj de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ).
Dum la Dua Mondmilito, Salisbury vidis Snow. En la multfojaj interparoladoj
kun Snow, Salisbury plej multe aŭdis en liaj rakontoj pri la Ruĝa
Armeo kaj la Longa Marŝo. Tio forte interesis lin.
En
marto de 1984, Salisbury venis al Pekino kaj intervjuis maljunulojn
partoprenintajn en la Longa Marŝo, inter kiuj estis gravaj gvidantoj
de KPĈ, altaj komandantoj de la armeo, soldatoj de la Ruĝa Armeo
kaj ordinarajn popolanojn, kiuj scias la Longan Marŝon. Por pli
objektive kaj pli detale koni tiun historion, li vizitis specialistojn
pri la historio de KPĈ kaj la milita historio, konsultis arkivojn,
historiajn dokumentojn kaj koncernajn librojn kaj ĵurnalojn pri
la Longa Marŝo. Post tio, li intervjuis popolon laŭ la vojlinio
de la Longa Marŝo en pli ol 2 monatoj.
Per tiu ĉi ĉeloka enketo kaj intervjuado,
Salisbury akiris multegajn valorajn materialojn. En 1985, li publikigis
la libron "La Longa Marŝo — neniam aŭdita rakonto". En
tiu libro, li aplaŭdas ke "La Longa Marŝo estas granda epopeo
kiu provis la volon, kuraĝecon kaj fortecon de gesoldantoj de la
Ruĝa Armeo". Tiu libro entenas multajn historiajn materialojn
kaj per interesaj rakontoj kaj anekdotoj priskribis kaj komentarias
revoluciistojn kaj altajn komandantojn de la Ruĝa Armeo, vivece
aperigante la proceson de la Longa Marŝo. Krome, li kunligis la
Longan Marŝon en historio kaj la "novan longan marŝon"
en socialisma konstruado de la nova epoko. La libro prezentis al
legantoj multajn "neniam aŭditajn rakontojn" kaj vekis
intereson de la mondo.
|