En sia
libro "Ruĝa Stelo super Ĉinio" Snow antaŭdiris, ke "oni
certe verkos epopeon pri tiu ĉi animskua ekspedicio". Kiel
atendite, brita erudiciulo Dick Wilson skribis en 1971 libron "La
Longa Marŝo en 1935: la batala epopeo de ĉina komunismo por vivi".
La libro estas la unua speciala verko por esplori la Longan Marŝon.
Kiel fama erudiciulo en esplorado de Ĉinio en okcidentaj landoj
kaj brita specialisto pri ĉinaj problemoj, Wilson skribis multajn
librojn pri ĉinaj historio kaj personoj. Rilate la Longan Marŝon,
li ne kontentiĝis pri skribado de tiu afero kiel raportistoj, sed
volis esplori ĝin per la erudiciula sintenado. Wilson intencis esplori
la Longan Marŝon en la flankoj de historieco, legendeco kaj simboleco.
En la libro li fortigis la temon ke "la Longa Marŝo estas epopeo
de ekzisto". Lia rakontoj estas reprezentantoj de skolo de
"revolucia spirito". Li diris, ke "La Longa Marŝo
estas grava spirita posedaĵo de la ĉina popolo". Li komentariis,
ke "la Longa Marŝo jam fariĝis simbolo en ĉiuj kontinentoj,
kaj la homaro atingos sian celon se ili havos firman volon kaj persistemon."
Wilson estis la unua erudiciulo kiu pli
sisteme esploris la historion de la Longa Marŝo kaj kunligis ĝin
kun la ĉina nuna stato. Eĉ nun, multaj esploraj erudiciuloj en-
kaj eksterlandaj citas materialojn kaj vidpunktojn de la libro.
|