Komentoj


La Long Marŝo en impreso de fremduloj (7)

de JIANG TINGYU kaj FANG WEI

Usona erudiciulo Benjamin Yang eldonis en 1990 libron "De revolucio al politiko: la Komunista Partio de Ĉinio en la Longa Marŝo". La libro profundigis la teorian studon pri la Longa Marŝo kaj havas gravan akademian valoron.

La libro havas jenajn evidentajn karakterizaĵojn:

A: Ĝi klarigis nemalmultajn nebulajn problemojn en politiko kaj milito, kaj korektis multajn erarojn per multaj dokumentoj nekonataj de antaŭuloj;

B: Ĝi gravite eksplikis la ŝanĝiĝon de povo interne de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ŝanĝiĝon de ĝiaj taktikoj, kaj malmultigis priskribadon ofte legeblan en fruaj verkoj.

C: Prenante la Longan Marŝon kiel sistemon por studi, la aŭtoro provis starigi studan modelon – ekspliki "ŝlosilan ŝanĝiĝon en regiono kaj strategio" de la Komunista Partio de Ĉinio dum la Longa Marŝo per "revolucia idealismo" kaj "politika realismo".

Benjamin Yang montris: "Laŭ ĝenerala evolua direkto de la gvidantaro de la Komunista Partio de Ĉinio, la mezaj 30-aj jaroj de la 20-a jarcento estis periodo de turniĝo de revolucia idealismo al politika realismo, aŭ estis politikeca periodo de la ĉina komunismo."