Generalo
Samuel Griffis, usona spertulo pri milita historio, skribis en sia
libro "La Ĉina Popola Liberiga Armeo", ke en la 4-a jarcento
a.K., post longa ekspedicio al Persio, Aleksandro kaj lia armeo
el dek mil homoj faris evakuadon. En 4 monatoj ili marŝis 3200 kilometrojn
kaj multfoje batalante, transpasis neĝmontojn kaj trairis marĉojn.
Sed kompare kun la evakuado de dek mil grekoj de Persio al la Nigra
Maro, la Longa Marŝo de la Ruĝa Armeo estis "pli grandioza
ago". Li skribis ankoraŭ: "Ĉinaj komunistoj pruvis per
siaj spertoj, ke ili povas elteni malfacilojn nepriskribeblajn per
vortoj, povas venki ĉiujn defiojn de la naturo dum la marŝado, povas
venki la malamikojn kiuj decidis frakasi ilin kaj efektivigi sian
celon. La grekoj kaj ĉinoj same suferis varmegon kaj frostegon,
soifon kaj malsaton. Ili transpasis neĝmontojn, sin satigis per
herboradikoj, tranoktis subĉiele en neĝaj tagoj, kaj marŝis en militado,
solvis internajn konfliktojn eventuale kaŭzantajn disiĝon, kaj ili
same postvivis." Estas vere, ke la Longa Marŝo de la Ruĝa Armeo
de Ĉinio estas unika en skalo, malfacileco kaj atingoj en la mondo.
|