En
1990, kun admiro al la Longa Marŝo fotistoj de Aŭstralio, Usono,
Britio, Francio, Italio, Germanio, Svisio, Nov-zelando kaj aliaj
landoj venis al Ĉinio. Ili fotadis pejzaĝojn laŭ la vojo de la Longa
Marŝo de la Ĉina Ruĝa Armeo, kaj iliaj verkoj kolektiĝis en albumo
"Ĉinio — Longa Marŝo". Anthony Burges, teksto-verkinto
de la albumo kaj brita komentariisto, faris altan taskon al la Longa
Marŝo opiniante, ke "la Longa Marŝo estis plej grava evento
en la moderna historio" kaj "ĝi trejnis postajn ĉinajn
gvidantojn."
Krom
la libroj menciitaj en supraj artikoloj, estas ankaŭ aliaj multaj
verkoj pri la Longa Marŝo verkitaj de alilandanoj, ekzemple "Longa
Marŝo de Mao Zedong: epopeo pri sentima spirito de la homaro"
verkita de usona I • G • Edmunds, "Longa Marŝo al liberiĝo"
de brita Howard, "Longa Marŝo gvidita de Mao Zedong" de
franca Dupuy, "Brava ĉapitro en la historio de la ĉina popolo"
de sovetia Yuriev. En 2002 britaj junuloj Ed Jocelyn kaj Andrew
McEwen publikigis albumon "Nova Longa Marŝo" post irado
laŭ la vojo de la Longa Marŝo. Krome, estas ankoraŭ multaj traktadoj
pri la Longa Marŝo en verkoj de alilandanoj pri la historio de la
Komunista Partio de Ĉinio, pri la historio de la ĉina revolucio,
kaj pri biografioj de Mao Zedong kaj aliaj ĉinaj gvidantoj.
|