Somere
de 1930, post 3-jara gerilado de la Ĉina Laborista-Kamparana Ruĝa
Armeo, la ĉefaj trupoj de la armeo kaj lokaj armitaj fortoj rapide
disvolviĝis al 100 mil homoj kaj establis pli ol 10 ruĝajn bazlokojn.
Pri tio ege timis la instanco de Kuomintango. Jiang Jieshi, prezidanto
de la kuomintanga registaro kaj ĉefkomandanto de ter-, mar- kaj
aerarmeoj, urĝe ordonis al He Yingqin, direktoro de la Wuhan-a Kvartira
Komandejo, okazigi en Hankou kunvenon de la provincoj Hunan, Hubei
kaj Jiangxi por difini ĝeneralan politikon pri ĉirkaŭekstermado
de ĉiuj bazlokoj de la Ruĝa Armeo. Post fundamenta venko de la batalo
kontraŭ lokaj militaristoj Feng Yuxiang kaj Yan Xishan en la Centra
Ĉina Ebenaĵo, Jiang Jieshi tuj translokis siajn trupojn al la bazlokoj
de la Ruĝa Armeo kun la intenco pereigi ĝin en 3-6 monatoj.
Vizaĝe al la grandskala ĉirkaŭekstermado
de Kuomintango Mao Zedong, sekretario de la Ĝenerala Frontlinia
Komitato de la Unua Armeo de la Komunista Partio de Ĉinio, opiniis,
ke en la situacio, kiam la Ruĝa Armeo kaj ĝiaj bazlokoj estis ankoraŭ
ne tiel fortaj kaj solidaj, kaj ke kompare potencaj estis malamikoj,
ne estis dece por la Ruĝa Armeo forlasi la sovetajn regionojn de
Ĉinio kaj facilanime ataki grandajn urbojn. La Ruĝa Armeo devis
retiriĝi, allogi malamikojn al la bazlokoj kaj koncentri la trupojn
por kontraŭataki ilin en la tempo konvena kun helpado de popolanoj
de bazlokoj, por fine frakasi ilian ĉirkaŭekstermadon. Gvidate de
tiu ĉi strategia penso, la Ruĝa Armeo triumfis en la unuaj kvar
kontraŭĉirkaŭekstermadoj.
Komence de 1933 japana armeo grandskale
invadis nordan Ĉinion kaj la ĉinan nacion minacis pli kaj pli serioza
krizo. Malgraŭ danĝero de la nacia pereo Jiang Jieshi ankoraŭ provis
elimini la Komunistan Partion de Ĉinio kaj la de ĝi gvidatan Ruĝan
Armeon. Maje de 1933 li persone dispoziciis pli grandan kvinan ĉirkaŭekstermadon
al la bazlokoj de la Ruĝa Armeo. Vizaĝe al la nova strategio de
Kuomintango kaj atakado de ĝiaj fortaj trupoj, Bo Gu kaj aliaj gvidantoj
de la provizora centro de la Komunista Partio de Ĉinio opiniis,
ke tiu ĉi kontraŭĉirkaŭekstermado estis decida batalo por gajni
kompletan tiumfon de la ĉina revolucio. Strategie ili rifuzis pravajn
strategiajn politikojn kaj batalan principon de la Ruĝa Armeo en
la unuaj kvar kontraŭĉirkaŭekstermadoj, kaj prezentis la strategion
deteni malamikojn ekster bazlokoj per pozicia kaj regula militoj
por protekti ĉiun colon da tero de la bazlokoj. Tiam, Otto Braun,
membro de la Germana Komunista Partio kaj militafera sendito de
la Komunista Internacio, venis de Ŝanhajo al la bazloko de la centro
kaj posedis absolutan potencon komandi la kvinan kontraŭĉirkaŭekstermadon.
Antaŭ la ĉirkaŭekstermado de Kuomintango, ili ne ĝustatempe kaj
efike organizis popolanojn de la bazlokoj por batali kontraŭ la
ĉirkaŭekstermado.
La kvina kontraŭĉirkaŭekstermado daŭris
unu jaron. La Centra Ruĝa Armeo kaj popolanoj de ĝiaj bazlokoj faris
peneman batalon kaj oferis multon. Pro tio, ke la Centra Komitato
de la Komunista Partio de Ĉinio aplikis erarajn militajn strategion
kaj principon, la ĉi-foja kontraŭĉirkaŭekstermado estis ĉiam en
pasiva situacio, ke la Ruĝa Armeo suferis seriozan malfortigon kaj
ĝiaj bazlokoj estis plejparte okupitaj de Kuomintangaj trupoj. En
tia situacio la Ruĝa Armeo devige retiriĝis el siaj bazlokoj kaj
komencis la Longan Marŝon.
|