La
16-an de oktobro de 1934 la Ĉina Laborista-Kamparana Ruĝa Armeo
komencis marŝon de Jiangxi en sudorienta Ĉinio. En oktobro de 1936,
ĝia tri ĉefaj armeoj kuniĝis en norda Shaanxi-provinco de nordokcidenta
Ĉinio. La Ruĝa Armeo marŝis 25000 liojn (2 lioj = 1 km) en du jaroj.
La Ruĝa Armeo transiris 18 montojn, inter
kiuj 5 estas neĝkovritaj tutjare, trairis 24 riverojn kaj 14 provincojn,
konkeris 62 urbojn, trarompis 10 sieĝojn de lokaj militaristoj,
kaj venkis atakojn kaj persekutadon de la armeo de Kuomintango.
Kunportante provianton kaj municion la armeo marŝis kun averaĝa
rapido de 71 lioj ĉiutage.
Kiel
kalkuli la totalan longecon de la Longa Marŝo? Ĝi estas elkalkulita
laŭ notoj en taglibroj de armeanoj de la Ruĝa Armeo.
Dum la marŝo oficiroj skribis taglibron
kaj Xiao Feng, politika komisaro de la 5-a regimento skribis plej
amplekse kaj detale.
Li skribis taglibron per krajono aŭ plumo
sur paperetoj de diversaj grandecoj kaj koloroj kaj poste kunkudris
ilin en kajerojn, kiuj detale registris daton, veteron, lokon, longecon
de marŝo, staton de bataloj, nombrojn de vunditoj kaj martiroj,
konsumadon de municio kaj nombron de militaj predoj.
Post atingo de norda Shaanxi-provinco
oni elkalkulis la totalan longecon de la Granda Marŝo laŭ tiuj taglibroj,
kaj Mao Zedong anoncis la ciferon foje en sia parolado.
|