Longa stabileco estas necesa por Xinjiang

de LAN XIN


Vinberoj, aromaj piroj, Hami-melonoj, kotono, nafto, natura gaso… tiuj vortoj ĉiam asociiĝas kun Xinjiang. Multe da komercistoj kaj precipe tiuj el Mez-Azio volas fari komercadon en Xinjiang.

Kiam oni parolas pri tumulto, eksplodigo kaj splitigo, ili ankaŭ asocias tion kun Xinjiang. Influate de la elementoj de Orienta Turkestano, la socia sekureco de Xinjiang estis ĉiam atentata de la publiko. Antaŭ ol decidi komerci tie, oni ofte demandis: “Kiel statas la socia sekureco en Xinjiang?”

Xinjiang situas en la nordokcidenta parto de Ĉinio. Ĝi estas la plej granda provinc-nivela administra distrikto de Ĉinio. Ĝia areo konsistigas sesonon de la teritorio de Ĉinio kaj egalas al la totala areo de Francio, Germanio kaj Pollando.

Sur tiu vasta tero vivas 47 nacioj. Ĉar la ujguroj konsistigas 45.6% de la totala loĝantaro de Xinjiang, tial la ĉina registaro decidis tie praktiki nacian aŭtonomecon kaj fondis la Xinjiang-an Ujguran Aŭtonoman Regionon, kies registaro povas ellabori leĝojn kaj regulojn konformajn al la interesoj de la loĝantoj laŭ la tieaj naciaj trajtoj.

En la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento elementoj de la Orienta Turkestano tie faris splitigan agadon, eksplodigon, murdon kaj aliajn terorismajn aktivadojn. Batate de la registaro de la aŭtonoma regiono kaj precipe post kiam UN ekprenis la Orientan Turkestanonkiel terorisman organizon, ĝia aktivado deprimiĝis kaj en la pasintaj du jaroj tie ne okazis terorisma aktivado kaj reduktiĝis ankaŭ ordinaraj kriminalaj kazoj.

La socia stabileco estas nepre necesa por la ekonomia konstruado de Xinjiang. En la unua duono de 2004 la tiea produktovaloro kreskis je 12.9% kompare kun tiu de la sama periodo de 2003, je 3.2% pli alte ol la averaĝa kresko de la tuta lando. Tiutempe la enspezo de la konstanta mono de la tieaj kamparanoj kreskis je 11.9% kompare kun tiu de la sama periodo de 2003, multe pli rapide ol tiu de la tuta lando.

“Stabileco bonhavigis min.”

Urumqi estas ĉefurbo de Xinjiang. 300 km oriente de ĝi estas la Vinbera Valo de la urbo Turpan, ĉefa vinbera produktejo. Ambaŭflanke de la valo malpli ol 10 km longa prospere kreskas vinberujoj kaj nia aŭto iris sub la vinberujoj. Ĉar en Turpan la pluvo estas malofta, sunradioj fortaj, tial la tieaj vinberoj estas tre dolĉaj. Ĉiuj turistoj, kiuj vojaĝas al Turpan, senescepte vizitas la Vinberan Valon.

Sdik Tursun, 35-jara kamparano, ja loĝas meze de la Vinbera Valo. Li entreprenas vinber-ĝardenon kun areo de 30 mil kvadrataj metroj. Aŭguste estas sezono de maturiĝo de vinberoj kaj komercistoj tie aĉetas vinberojn, tial Sdik Tursun ne maltrankviliĝas pri vendo de la rikoltaĵoj.

Pli kaj pli multe da turistoj vizitas la valon kaj en tio Sdik vidis novan ŝancon de komercado. En sia hejmo li entreprenas nun turisman servon. Liaj malpliaĝa fratino kaj filino prezentas al turistoj ujguran dancon kaj regalas ilin per freŝaj vinberoj, Hami-melono kaj aliaj fruktoj, tial turistoj tre ŝatas viziti lian hejmon.

“Antaŭe oni maltrankvilis pri la sekureco de Xinjiang, tial nur malmulte da homoj vizitis la lokon, sed nun la socio estas stabila kaj pli kaj pli da turistoj vojaĝas ĉi tien, tial ni enspezas pli multe ol antaŭe,” diris Sdik.

En la venonta jaro li entreprenos laŭ kontrakto ankaŭ la vinberan ĝardenon de sia najbaro por pligrandigi la skalon kaj specojn de la kulturotaj fruktoj. Pri tio li jam interkonsentis kun la najbaro. Li planas dekoracii ankaŭ sian domon, mebli ĝin per klimatizilo kaj televidilo, aldoni al la domo banejon por ke gastoj tranoktu ĉe li. Tiam la turistoj povas ne nur ĝui ĉe li belan ujguran dancon, sed ankaŭ ĉe li manĝi, nokti, amuziĝi kaj ĝui belajn pejzaĝojn.

La urba turisma administracio aprobis lian planon. Oficisto de la administracio deziris, ke aliaj kamparanoj de la Vinbera Valo lernu de li.

Krom entreprenado de la vinber-ĝardeno li turnis grandan atenton al eduko de sia 9-jara filino.

En la pasinta jaro lia filino ne plu lernis en ujgura lernejo, sed ekvizitis la lernejon, kie oni parolas la hanan lingvon. “Mi volas, ke la filino vizitu la plej bonan universitaton de Ĉinio.”

“Mi energie popularigos mian teknikon pri pir-kulturado.”

Korla troviĝas en la Mongola Aŭtonoma Subregiono Bayangol. Ĝi estas la dua granda urbo de Xinjiang. Turdi Aibai ja prizorgas sian pir-ĝardenon en la suda parto de Korla. Oni diris, ke Turdi Aibai estas fama kulturisto de aromaj pirarboj. La produktokvanto de liaj pirarboj estas 5-obla kiom tiu de aliaj. Koncerne popularigon de la tekniko, li estas neniom avara. Se oni volas lerni de li, li ĉiam senegoisme instruas. De 2000 ĝis 2004 li vizitis preskaŭ ĉiujn pir-ĝardenojn de Korla, entreprenatajn de ujguroj, hanoj kaj aliaj nacianoj por instrui al ili la teknikon.

Nun li estas 42-jara. En la infanaĝo li komencis lerni kulturadon de pirarboj de la patro. En la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento li komencis kulturi pirarbojn en sia propra pirĝardeno kaj posedis la teknikon por pliproduktado de aromaj pirarboj.

“Tiam mi volis transdoni la teknikon al aliaj kulturistoj, sed ne kuraĝis. Nun mi volontas fari tion, ĉar nun Xinjiang estas stabila kaj ne fortas la splitistoj.”

Li diris, ke ĉiujare lia pir-ĝardeno enspezigas al li 100 mil juanojn. En Korla multaj lernis de li kaj aplikas lian teknikon, sed lia pir-ĝardeno estas malgranda en Korla, kie estas ankaŭ multe da pir-ĝardenoj multe pli grandaj ol la lia.

Li havas tri infanojn. Lia plej aĝa filino lernas en hortikultura kolegio de Korla. Ŝi volas entrepreni pir-ĝardenon kune kun sia patro post diplomiĝo.

Li estas forte ĉagrenata de la malgranda areo de la pir-ĝardeno kaj la skalo ne povas esti pligrandigita, ĉar en Xinjiang la oazoj estas malmultaj kaj dezertoj estas grandaj. Nun li volas kunlabori kun aliaj, tiel li povos mem prizorgi la kulturadon kaj la aliaj sin okupi pri vendado.

Eterna stabileco utilas al Xinjiang

“Xinjiang povas disvolviĝi nur en sekureco,” diris Simayi Tieliwardi, prezidanto de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono.

Simayi Tieliwardi diris ankaŭ, ke nun tre favora situacio de la ekonomia disvolviĝo regas en Xinjiang, kiu estas la plej granda produktobazo de nafto kaj kotono. Ŝanĝiĝo de ĝia kotona prezo havas grandan influon sur tiu de la tuta mondo.

Xinjiang najbaras kun 8 landoj. Kun 28 eksterakomercaj havenoj ĝi funkcias kiel nepra vojo liganta Ĉinion kun Mez- kaj Okcident-Aziaj landoj. En la unua duono de 2004 ĝia importa kaj eksporta komercado kun Mez-Aziaj landoj kreskis je 290%.

“Nun antaŭ ĉio ni devas teni nian regionon en stabileco. Nur en longa stabileco oni povas investi nian lokon kaj fari ĉi tie komercadon kaj Xinjiang povas disvolviĝi nur en stabileco.” Tiel diris la prezidanto de Xinjiang.

En 2003 oni dufoje faris enketon pri socia sekureco kadre de Bayangol kaj 95.56% de la enketitoj montris kontenton.

Xinjiang estas grava loko por ekonomia disvolviĝo laŭ la plano de la ĉina registaro. En 2000 la ĉina registaro ellaboris strategian planon pri energia ekonomia disvolvo de la okcidenta parto de Ĉinio kaj de tiam la financa departemento de la centra registaro elspezis entute 300 miliardojn da juanoj por la tiea ekonomia disvolviĝo.

“En Xinjiang oni dediĉis grandan energion al la ekonomia disvolviĝo, al bonhavigo de sia familio. Nun ĉiujare pli ol 300 mil eksterlandanoj kaj 10 milionoj da alilokaj loĝantoj de Ĉinio vojaĝas al Xinjiang. Neniu el ili renkontis komplikaĵon. Evidente, nia loko estas sekura,” diris la prezidanto de Xinjiang.