![]() |
Kotona kulturado rapidigas la ekonomian disvolviĝon de Xinjiang de BIAN JI |
Ĉi tie la “nigro” aludas petrolon kaj la “blanko” kotonon. Fakuloj diris, ke nun nenio povas tiel rapide profitigi la kamparanojn de Xinjiang, kiel kotono kaj neniu natura riĉfonto tiel utilas al la ekonomia disvolviĝo de Xinjiang, kiel petrolo. La strategio de “nigro kaj blanko” jam praktikiĝis pli ol 10 jarojn, kio multe akcelis la lokan ekonomion.
Xinjiang estas abunda je sunlumo kaj tie la senprujna periodo daŭras longe, kio estas tre taŭga por kotona kulturado. Jam antaŭ longe ĝi estis grava kotona produktejo de Ĉinio, tamen antaŭe la tie produktita kotono plejparte estis ordinara kaj mankis la apartaj, kio estis malforta en la merkata konkurenco, kaj pro tio la ekonomia profito estis malalta.
Pro simpligo de la laborprocedo la produktokosto de buntaj kotonaĵoj reduktiĝis je 30% kompare kun la blankaj kaj en la internacia merkato la prezo de bunta kotono estas 3-8-obla, kiom tiu de la ordinara blanka kotono. Nun Ĉinio jam fariĝis la dua granda lando de kulturado de bunta kotono. Antaŭe Ĉinio devis importi ĉiujare grandan kvanton da kotono. La rapida disvolviĝo de la kotona bazo de Xinjiang ŝanĝis tiun situacion. La popularigo de kotona kulturado multe levis la enspezon de la kamparanoj kaj la kotona kulturado fariĝis grava fonto de gubernia financo. En la lastaj jaroj la kotona produktado fariĝis efika rimedo por bonhavigo de la diversnaciaj popolanoj de Xinjiang. En 2004 Xinjiang kulturis kotonon sur 1.1 milionoj da hektaroj da kampoj kaj ĝia produktokvanto kredeble atingos 1.7 milionojn da tunoj, kiuj konsistigos 26.9% de la kotona produktokvanto de Ĉinio. |