Arboj prosperas sude kaj norde
de Tianshan-montaro

de HE ZHANJUN


Forstokulturado okupas gravan lokon en la nacia ekonomio kaj socia stabileco de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, kie la klimato estas seka kaj ekologio debila. Sur ĝia vasta areo de 1.66 milionoj da kvadrataj kilometroj la oazoj konsistigas nur 4.2%, dum arbaroj kovras nur 2.1% de ĝia areo. Ĉar arbaro utilas al akvokonservado kaj ŝirmas kontraŭ vento kaj sablo, tial ĝia rolo estas tre grava en Xinjiang.

En 1997 Xinjiang decidis energie disvolvi forstumadon. Nun aperis multaj arbaroj sude kaj norde de Tianshan-montaro, kio rimarkinde plibonigis la ekologian staton de la loko, kaj interne de la oazoj la ekologio fariĝis kompare stabila, tial iagrade formiĝis la ekologie sekura garantio kaj pli kaj pli da kamparanoj suriris la bonhaviĝan vojon per kulturo de arboj kaj fruktoj.

Kvin projektoj garantias ekologian sekurecon

Xinjiang-anoj bone scias, ke en la lastaj jaroj tie verdiĝis ne nur montoj, sed ankaŭ kampoj, maloftiĝis sabloventado.

En la granda ekonomia disvolvado de la okcidenta parto de Ĉinio, Xinjiang firme kaptis la historian ŝancon plibonigi la lokan ekologion. En la tuta lando estas 6 forstumaj projektoj, kaj 5 el ili estas en Xinjiang: tiuj pri protekto de naturaj arbaroj, cedo de kulturata tero al arboplantado, konstruado de protektaj arbaroj en nordorienta, norda kaj nordokcidenta Ĉinio, protekto de sovaĝaj animaloj kaj vegetaloj kaj naturparkoj kaj konstruado dekonstruado de forstumaj bazoj.

Efektivigo de la supre menciitaj 5 projektoj multe utilas al la efika protekto de la montaj naturaj arbaroj, sekundaraj arbaroj en dezertoj kaj valoj, forstoj en la oazoj. Dank’ al efektivigo de la unua projekto proksimume 2 milionoj da hektaroj da naturaj arbaroj ricevis ŝancon por ripozi kaj kreski. Cedo de kulturata tero al arboplantado en la tuta Xinjiang ebligis kuniĝon de vastaj kampoj kaj rimarkinde plibonigis la lokan ekologion. 93% de la kulturata tero de Xinjiang estas efike protektataj de arbara reto. Nun en Xinjiang estas 20 naturparkoj de arbaroj kaj sovaĝaj animaloj, kies totala areo estas 9 milionoj da hektaroj kaj konsistigas 5.4% de la totala areo de Xinjiang. Nun en Xinjiang oni uzas lignon nur de forstoj, sed ne de naturaj arbaroj.

Dank’ al multjara konstruado tie aperis agrikultura forsta reto interne de la oazoj kaj kontraŭsabloventaj arbaroj ekstere. Tie staras ankaŭ naturaj arbaroj en dezertaj lokoj kaj montoj.

Nova sperto de forstokulturado

Kun realigo de la koncepto ke “ekologia efiko estas plej grava”, la forstokulturado en Xinjiang fariĝis pli kaj pli vigla kaj tiuflanke oni akiris kompre multe da sperto.

Post ekpraktikado de la projekto pri protekto de naturaj arbaroj tie multe da arbohakistoj ŝanĝiĝis en arboflegantojn.

Jam en la historio la ujguroj de Xinjiang kutimis kulturi arbojn antaŭ kaj post sia domo. Kun plifortiĝo de la forstokulturado kamparanoj fariĝis ĉefa forto de la arbara konstruado en Xinjiang.

Nun en Xinjiang oni alprenis novan teknikon por kulturi arbojn sur alkala tero kaj irigacii teron per superakvo kaj teknikon por pogutiga irigaciado al la arboj kaj dank’ al tio sur alkalaj lokoj aperis nove plantitaj arboj.

Nun la tuta socio estas interesata de forstokulturado kaj surbaze de favoraj politikoj privataj entreprenoj aktive partoprenas en forstokulturado sur kalvaj montoj kaj flegado de la plantitaj arboj, kio jam fariĝis tre utila rimedo por la forstokulturado en Xinjiang. Nun en Urumqi, ĉefurbo de Xinjiang, aperis 6.6 mil hektaroj da nove plantitaj arboj. La registaro ellaboris novan politikon, ke entreprenoj plantu arbojn sur 70% de la kalvaj montoj kaj restigu al si 30% de la kalvaj montoj por dom- kaj bienkonstruado. 44 entreprenoj partoprenis en tiu laboro kaj ĝis nun ili investis centojn da milionoj da juanoj por tiu laboro, per kiuj ili verdigis 720 hektarojn da kalvaj montoj kaj konstruis verdan protektan zonon ĉe Urumqi.

Por garantii la normalan irigacion en forstokulturado multaj ŝtatoficistoj pri forstokulturado en Xinjiang samtempe sin okupas pri akvomastrumado. Oni diris, ke tio utilas al garantio de sana kresko de la plantitaj arboj.

Kulturado de fruktarboj – nova bonhaviga rimedo por lokaj kamparanoj kaj paŝtistoj

Por sia ekonomia disvolviĝo Xinjiang, loko tre fama pro siaj melonoj kaj aliaj fruktoj, proponis industriigi kulturadon de fruktarboj kaj rigardis disvolvon de kulturado de fruktarboj kiel konsistigan parton de reguligo de la agrikultura strukturo kaj efektivigo de la strategio de “blanko kaj nigro” (kotono kaj petrolo). Oni jam plenumis la taskon konstrui 670 mil hektarojn da fruktarboj en la baseno de Tarim-rivero en suda Xinjiang kaj fruktarboj nun estas gravaj por la kampara ekonomio en Xinjiang.

En la lastaj 3 jaroj Xinjiang ĉiujare kulturis 66 mil hektarojn da fruktarboj. Ĝis 2003 oni jam kulturis pli ol 500 mil hektarojn da fruktarboj, ke la tieaj kamparanoj enspezis po 248 juanojn. Laŭ plano, en 2020 la areo de fruktarboj atingos milionon da hektaroj, kaj en 2010 la produktovaloro de fruktarboj atingos 30 miliardojn da juanoj. Pli kaj pli da kamparanoj suriris bonhavigan vojon per entreprenado de fruktarboj.

Samtempe kun tio la entreprenoj de lignoprilaborado, turismo en arbaro, arbid- kaj florkulturado fariĝis prosperaj. La Yanqi-a Huj-nacia Aŭtonoma Gubernio jam kulturis 2000 hektarojn da vinberujoj, dank’ al kio la loko enspezis pli ol 8 milionojn da juanoj. Yining-gubernio enkondukis plurajn lignoprilaborajn entreprenojn kaj sole per tio sukcese donis laborpostenon al 800 personoj.