Volontuloj en la plej okcidenta loko de Ĉinio

Teksto kaj fotoj de LIU HONGPENG


En la plej okcidenta loko de Ĉinio estas Wuqia-gubernio de Xinjiang. En la gubernio sur altebenaĵo, kies 70 pocentoj de la loĝantaro estas kirgizoj, laboras 19 studento-volontuloj venintaj de diversaj lokoj de Ĉinio.

Kiam studentoj samaĝaj kiel ili sin distras per retumado aŭ babilado, tiuj volontuloj jam pene laboras sur gobio aŭ paŝtejo. Kiam studentoj samaĝaj kiel ili estas ĝuantaj mildan revon sub arboj apud lago, tiuj volontuloj estas rostitaj de fortaj ultraviolaj radioj de altebenaĵo.

En septembro de 2003 venis al la gubernio 19 studentoj, kio faris sensacion en la malgranda urbo kun dek mil loĝantoj sur la Pamira Altebenaĵo. Kien ili iras, tien sekvas la rigardoj de la lokanoj kaj iliaj diskutoj, ĉar dum multaj jaroj preskaŭ neniu juna indiĝeno, kiu studis aliloke, revenis post diplomiĝo.

Pasis 1 jaro, kaj la volontuloj ankoraŭ restas en la fokuso de la rigardoj de la lokanoj. La lastajn interesas ne nur la prononco de la volontuloj, sed ankaŭ ilia ĝentileco kaj modaj fasonoj. Kaj kompreneble la lokanoj pli multe observas ilian konduton sur ilia posteno.

La plej okcidenta gubernio de Ĉinio en vespera krepusko.
Volontuloj en preparado de vespermanĝo.
Korbopilkado de volontuloj kaj lernantoj.
Volontuloj kaj lernantoj de la Dua Mezlernejo de la gubernio.
Anglalingva leciono.
Viziti la hejmon de lernanto.