Foriro pro amo
— Transloĝigo por ekologia mediprotektado

de XIONG CONGRU


En la vasta Xinjing-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio kun areo de 1.6 milionoj da kvadrataj kilometroj estas centoj da oazoj ĉirkaŭitaj de dezertoj, kaj la tieaj homoj vivis tre mafacilan vivon. Terkulturado, domkostruado, arbohakado k.a. homaj aktivadoj malbonigis la malfortan ekologian medion. Por ripozigi la lokojn plenajn de vundoj, antaŭ kelke da jaroj la regiono komencis transloĝigi la homojn kaj 150 mil el ili estis transloĝigitaj en aliajn lokojn.

Homoj retiriĝas por verdigo

En la oazoj regas sekeco kaj senpluveco, arbaroj estas malmultaj, kaj erozio serioza. Ĉirkaŭ la oazoj estas mizera flaŭro minacata de sablo. La ekologia medio estas malforta kaj la sistema ekvilibro facile detruebla. Pro tio la registaraj departementoj pri forstumado kaj mediprotektado de la regiono faris energian forstumadon ĉirkaŭ la oazoj. Dank’ al penado dum dekoj da jaroj, la malboniĝo de la ekologia medio de la oazoj estis malrapidigita, sed la areo de la oazoj konsistigas nur 7% de la totala areo de Xinjiang, sekve ne haltas la daŭra malboniĝo de la medio ekster la oazoj.

En tia situacio ekologoj proponis transloĝigi la homojn kun la celo malgrandigi la nombron de la loĝantaro de la lokoj kun malboniĝanta medio por ke ĝi fariĝu eltenebla por la riĉfontoj, kaj turni la ekologion al benigna cirkulado pere de memregulado kaj restariĝo de la medio.

En la lastaj jaroj Xinjiang jam elspezis 6.3 miliardojn da juanoj, kaj 31900 familioj kun 151700 membroj transloĝiĝis de rezervejoj kaj dezertiĝantaj lokoj.

Nuda estas granda parto de la tero de Karameli-rezervejo de Sovaĝaj Hufuloj en Junggar-baseno en la nordo de Xinjiang kaj sporade kreskas malmultaj vegetaloj. Tie vivas 11 specoj da protektataj animaloj inkluzive de sovaĝaj ĉevaloj, kies nombro estas pli malmulta ol tiu de pandoj. Por pli bone protekti la flaŭron kaj sovaĝajn animalojn, la registaro de Fuyun-gubernio de Xinjiang komencis konstruadon por enkonduki akvon de Ulungur-rivero. Post la fino de la konstruado la travintrantaj paŝtistoj en Karameli-montaro kaj Beishawo povos transloĝiĝi el la rezervejo.

Kunlun-montaro en la sudo de Xinjiang estas fonto de multaj riveroj kaj la stato de ĝia ekologia medio havas gravan influon sur la akvo kaj klimato de gubernioj Hotan, Kashi k.a. Ekde 1999 Shache-gubernio uzis investon de la ŝtato, kolektivoj kaj individuoj kaj transloĝigis 5 mil homojn de mil familioj de la montaraj vilaĝoj Damus, Hoshilapu kaj Kaqun al ebenaĵo kun kompare bona tero.

Materialo de la Mediprotekta Buroo de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono montras, ke oni alprenis 3 metodojn de transloĝigo. La unua estas transloĝigi tutan vilaĝon de altaj kaj malvarmaj lokoj, kie la kondiĉoj por homa loĝado estas malbonegaj kaj agroj malmultaj. La dua estas transloĝigi malriĉajn homojn de la lokoj, kie la loĝantaro estas granda, sed akvo kaj agroj malmultaj, al lokoj kun kompare bonaj kondiĉoj rilate akvon, agrojn, sunlumon kaj temperaturon. Statistiko montras, ke de 1994 ĝis 2000 9400 familioj kun 46 mil membroj estis transloĝigitaj per tiu maniero, kaj ĉiuj transloĝiĝintoj havas minimumajn kondiĉojn por la vivo. La tria estas transloĝigi paŝtistojn por fiksa aŭ duonfiksa vivo.

Transloĝigo ne estas la tuta laboro

Kvankam la nombro de transloĝigitaj homoj ne estis granda en la pasintaj 10 jaroj, sed tio jam efike redonis naturan ekologian sistemon al tiuj lokoj. Tio ludis ekstreme grandan rolon por protekti la diversecon de vivaĵoj. Iuj lokoj en la rezervejoj sin izolis de influo de homaj aktivadoj kaj fariĝis veraj kernaj regionoj. Sed en la praktikado de ekologia transloĝigo oni renkontis malfacile solveblajn problemojn.

Por solvi tiujn problemojn, koncernaj departementoj proponis:

Alpreni rimedojn konforme al la lokaj kondiĉoj konsidere la lokajn cirkonstancojn. Fiksloĝigi paŝtistojn celas moderigi la premon sur paŝtejojn kaj akceli benignan cirkuladon de brutobredado. Cedi kampojn al forstumado kaj protekto de herbejoj, malpermesi arbohakadon kaj akceli arbokulturadon celas protekti la naturajn arbarojn, herbejojn kaj sovaĝajn animalojn kaj vegetalojn de Xinjiang. Decideme transloĝigi homojn el rezervejoj kaj lokoj serioze minacataj de naturaj katastrofoj utiligante la kapitalon disponigitan de la centra kaj lokaj registaroj.

Akcentante la konstruadon de fundamentaj instalaĵoj de la areoj disponataj de transloĝiĝintoj, la lokaj registaroj devas rapidigi la konstruadon de la areoj rilate fundamentajn agrojn, akvoprovizon por homoj kaj brutoj, vojojn, elektran reton, telekomunikadon, radion kaj televizion, kaj la plej gravaj aferoj estas akvoprovizo por homa vivo kaj produktado, plibonigo de plansetleja medio kaj levo de kondiĉoj de socia servo en kulturo, edukado, sciencoj, tekniko, medicino kaj higieno, por ke la transloĝigitaj malriĉaj homoj estu kontentaj pri la novaj loĝlokoj.

Ekologia transloĝigo ne estas la tuta laboro. La registaroj de diversaj lokoj devas racie kombini la ekologian transloĝigon kun mediprotektado, cedo de kampoj al forstumado kaj herbeja flegado, sinteza disvolvo de agrikulturo kaj reguligo de industria strukturo; kombini la planon de ekologia transloĝigo kun la plano de konstruado de ekologia medio kaj enmeti ĝin en la ĝeneralan projekton de la nacia ekonomio kaj socia evoluo de la loko; kaj akcenti unuigon de ekonomio, ekologio kaj socia efiko.