![]() |
Arom-piroj kaj Kader |
Ni venis al iu vilaĝo de Korla. Antaŭ ol enpaŝi en pirĝardenon, ni aŭdis ridon — familianoj de Kader estis rikoltantaj arom-pirojn. Elektante pirojn, ili ĝoje taksis la rikolton. Arom-piro estas sukoplena, kun la ŝelo delikata, tial Kader tegis la internon de korboj per mola pelto. La pirojn ili enkestis kaj rekte portis en fridotenejon. La familio de Kader kulturas 1.6 hektarojn da pir-kampoj de la kolektivo kaj rikoltos 20 tunojn da piroj. Kontraŭ tio li enspezos 80 mil juanojn (ĉ. 8 juanoj egalas 1 usonan dolaron). Krome Kader kulturas 6.7 hektarojn da pir-kampoj private posedataj. Rikoltado ankoraŭ daŭras, kaj pli ol duono de la piroj estis menditaj en bona prezo. Tutjara laboro estis rekompencita de riĉa rikolto, jen de tempo al tempo eksplodis ĝoja rido de Kader.
La ŝelo de arom-piroj de Korla estas maldika, suko abunda, karno delikata kaj aromo forta. Oni ne scias originon de la piroj. Laŭdire, ili estas hibrido de eŭropa kaj Korla-a specoj. Tie estas pirarbo de pli ol 200 jaroj, kiu ĝis nun donas ne multajn fruktojn. Post 7-10 tagoj post pluko, arom-piroj sekrecias vakson por sin tegi kaj bonodoras. La vaksa tegaĵo retenas sukon de la fruktoj por preventi ŝrumpon. Tial malgraŭ maldika ŝelo kaj multa suko, arom-piroj povas esti longe konservataj. En konvena temperaturo ili povas esti konservataj ĝis la sekvanta aŭgusto, ankoraŭ en freŝeco kaj sukopleneco. En vilaĝo 60 kilometrojn distance de urboparto de Korla, ni vizitis onklon Tuerdi Aibai kaj lian fruktoĝardenon. Li estas iniciatinto de revivigo de pirarbo. Antaŭ kelke da jaroj mortis pirarboj de pli ol 70 jaroj en lia ĝardeno. Li forsegis la trunkon de tiuj arboj. En la sekvanta jaro sur tiuj mortintaj arboj elkreskis novaj branĉoj kaj donis fruktojn. Tio inspiris onklon Aibai. Agronomiaj teknikistoj titolis lian metodon “arborevivigo”.
Onklo Aibai akcentas sciencan kulturadon. Ĉi-jare li ne plu uzis insekticidon. Krom flegi sian ĝardenon, li regule lekcias en la Xinjiang-a Agronomia Universitato, kaj lia filino studas hortikulturon en la universitato. En Korla ĉie estas pir-ĝardenoj vastaj dekojn aŭ eĉ centon da hektaroj, iuj el ili estis kreitaj en virga tero. Arom-piroj de Korla disvendiĝas en kaj ekster Ĉinio ne nur pro la bona kvalito, sed ankaŭ pro la maturiĝanta komerca sistemo. Korla diversmaniere diskonigas siajn arom-pirojn por disvolvi merkaton en- kaj eksterlande. Krome ĝi kuraĝigas komercistojn starigi vendoreton eksterlande. En Korla viglas 2000-3000 perantoj de arom-piroj. Plejparto de ili estas indiĝenoj kaj scipovas la ujguran kaj hanan lingvojn. Iuj el ili scipovas la anglan lingvon, kaj aliaj estas spertoriĉaj kulturistoj de arom-piroj. Pere de sia riĉa sperto kaj rapidaj informoj ili serĉas merkaton por arom-piroj. Tio tenas la debiton kaj prezon de arom-piroj en stabileco dum multaj jaroj. |