![]() |
Ujgura fraŭlino Jemile |
Lernado estas senfina
Post diplomiĝo Jemile revenis de Urumqi al sia hejmloko en la Bayingolin-a Mongola Aŭtonoma Subregiono kaj laboris kiel televida parolistino. Post certa tempo multaj rekonis ŝin. Foje ŝia portreto aperis sur kovrilo de gazeto. Sed tiam ŝi ne estis kontenta, ke ŝi nur laŭtlegas, opiniante, ke laboro de parolisto estas simpla. Ŝi forlasis la postenon kaj komencis intervjuadon kaj redaktadon. Tiun laboron ŝi faris 2 jarojn, dume ŝi estis plurfoje premiita pro sia laboro. Sed post nelonge ŝi denove sentis nekontenton pri sia laboro. Ŝi venis al la Centra Universitato de Nacimalplimultoj por viziti la kursojn de diplomitaj studentoj. Por akiri magistrecon ŝi studis unu jaron pli longe kaj memlernis la anglan lingvon. En septembro ŝi venis al Pekino por diplomiĝo. Ŝi baldaŭ atingos novan celon. Nun ŝi estas fakestro de la televizia stacio de la subregiono. Krom raportado de novaĵoj, ŝi ankaŭ prezidas specialan rubrikon kaj amuzan programon. Penema lernado
Seriozeco kaj obstineco de Jemile profunde impresis min. Foje mi trovis, ke ŝi erare skribis la anglan vorton “feliĉa” kiel “heppy”. Pri tio mi atentigis ŝin. Sed ŝi ne kredis. “Ĉu mi eraris?” Mi refoje certigis, kaj ŝi malfermis sian ĉiam kunportatan vortaron por konfirmi. Fine ŝi serioze diris al mi: “Jes, vi pravas!” Tiam ŝi diris al mi, ke ŝi partoprenos en altklasa ekzameno de la angla lingvo. Mi nur ridetis por kuraĝigi ŝin, ĉar mi opiniis, ke estas tro malfacile por ŝi, sed fine ŝi sukcesis. Ni ofte nin ekzercis per tradukado el la angla en la hanan. Dum Jemile tradukis unue en la ujguran kaj poste el la ujgura en la hanan pere de helpo de aliaj. Por plenumi hejmtaskon, ŝi bezonis multe pli da tempo ol aliaj. Sed ŝi ĉiam akurate plenumis la tradukan hejmtaskon. En la tri jaroj ŝi navedis inter sia universitato, la Pekina Fremdlingva Universitato kaj anglalingva trejna kurso. Preskaŭ ĉiuvespere ŝi legis en klasĉambro, konsultante de tempo al tempo ĉinan kaj anglan vortarojn ĉiam kunportatajn. Ŝi ofte rakontis al ni pri sia vojaĝo en diversaj lokoj dum someraj ferioj. Pli kaj pli klariĝis mia juĝo, ke ŝi ne estas ordinara ujgura fraŭlino. Ŝi tutanime penadis en sia kariero kaj vivo, kaj senĉese efektivigadis siajn revojn unu post alia. Ŝiaj eseoj ofte aperas en lokaj revuoj. Bedaŭrinde, mi ne konas la ujguran lingvon nek povas kompreni ŝiajn verkojn. Sed post konatiĝo kun ŝi, tute ŝanĝiĝis mia koncepto pri tio, ke ujguraj fraŭlinoj scipovas nur kanti kaj danci. |