![]() |
Urumqi, urbo plej malproksima de maro |
La urbo areas 12000 kvadratajn kilometrojn. Tie vivas 2.082 milionoj da loĝantoj el han-, ujgur-, kazaĥ-, huj-, mongol- kaj aliaj 44 nacioj, el kiuj la nacimalplimultoj konsistigas 24.6%.
Ĝi estis grava loko ĉe la norda Silka Vojo en la antikveco. En Tang-dinastio grava milita stratetegia loko Luntai ja estis proksime de ĝi. Fama poeto Cen Sen dufoje militiris tien, plurfoje atingis Luntai kaj verkis faman poemon priskribantan la belan pejzaĝon. Qing-dinastio estas grava periodo en la historio de Urumqi. Tiam oni konstruis urbomurojn, aranĝis prefektujan administracion, kulturis kampon kaj metis garnizonon. La diversnaciaj popoloj diligente laboris tie kaj dank’ al tio la tiea produkto rapide kreskis, venis tien multe da komercistoj kaj tiam la loko estis pli prospera eĉ ol la urboj oriente de Jiayu-pasejo, tial la pozicio de Urumqi fariĝis pli kaj pli grava. Unue la milita kaj administra centro de la orienta Xinjiang translokiĝis de Barkol al Urumqi kaj poste ĝi anstataŭis Ili, la militan kaj administran centron de Xinjiang, kiu fariĝis landlima loko pro agreso de cara Rusio, kaj tial Urumqi fariĝis la politika, milita, ekonomia kaj kultura centro de la tuta Xinjiang.
Pro sia geografia favoreco Xinjiang estis nomata pordo de la lando jam en la antikveco. Ĝi najbaras al Mongolio, Rusio, Kazaĥio, Hindio kaj aliaj 4 landoj kaj havas landlimon 5600 km. longan, 14 terajn kaj 2 unuaklasajn flughavenojn. Kiel ĉefurbo de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono Urumqi estas trafika nodo liganta la regionojn ambaŭflanke de Tianshan-montaro, trafika nodo de Xinjiang kaj aliaj lokoj de Ĉinio. Nun ĝi funkcias kiel grava urbo liganta Ĉinion kun okcidentaj landoj kaj fenestro por ekonomia kaj kultura interŝanĝo internacie. De ĝia flughaveno sin etendiĝas 61 ĉinaj kaj internaciaj aerlinioj.17 paroj da ĉinaj kaj internaciaj vagonaroj trairas ĝin. La trafiko en ĝi estas tre facila. Ĝi estas ankaŭ telepoŝta nodo de Xinjiang. Tie funkcias telekomunikaj optikaj kabloj, diĝita poŝtelefona korespondado GSM, interreto k.a. kaj estas kondiĉoj por grandskala kaj rapida interŝanĝo kun aliaj lokoj de Ĉinio kaj aliaj landoj. Ĉio ĉi tio formis modernan tridimensian Silkan Vojon kaj pretigis soci-ekonomian sistemon taŭgan por internacia konkurenco. Nun ĝi fariĝis internacia urbo kun landlimaj trajtoj meze de Eŭrazio. |