Aŭtuno de Xinjiang

de WANG XINLING


Sayram-lago kvieta kaj mistera

 

Sayram-lago estas la plej alta alpa kaj plej granda lago en la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono. Kvieteco regas ĉe la lago. Oni foje eble aŭdas blovon de vento kaj blekon de bovoj kaj ŝafoj. Apud la lago estas bonkvalita somera paŝtejo, kie okazas renkontiĝoj de paŝtistoj fine de junio kaj komence de aŭgusto ĉiujare. Onidiroj pri monstro de la lago kaj magneta kampo en la fundo de la lago faras la lagon mistera.

Aŭtobusoj de Urumqi al Yining preterveturas Sayram-lagon. Oni povas rigardi la akvamarinan lagon ĉirkaŭitan de montaro en aŭtobuso. Kaj ŝoforo haltigas la aŭton ĉi tie, se la pasaĝeroj petas. Kaj oni povas tranokti kontraŭ 200 juanoj (=20 eŭroj) en hoteloj ĉe la lago.

Sorĉa spektaklo de eŭfrataj poploj

 

Plejparto de eŭfrataj poploj de la mondo kreskas en Ĉinio, kaj pli ol 90% de tiuj en Tarim-baseno de Xinjiang. Aŭtuno estas la plej bona tempo por rigardi la eŭfratajn poplojn orflavajn, ruĝajn, helbrunajn kaj purpurajn sur la fono de la lazura ĉielo.

La plej bona loko por apreci la scenon de eŭfrataj poploj estas en Luntai-gubernio, 180 kilometrojn for de Korla. Estas konsilinde kunporti botojn, ĉar dika tavolo da polvo ĉiam troviĝas en arbaroj. Memservaj vojaĝantoj devas kunporti sufiĉe da akvo kaj manĝaĵojn, kaj necesaj estas tendo kaj kontraŭfrostaj vestoj.

Tianchi-lago

 

Ĉinio posedas multajn alpajn lagojn, kaj la plej fama el ili estas Tianchi en Xinjiang. La lago situas meze de montotalio de Bogda, la plej alta pinto de Tianshan-montaro, 110 kilometrojn fore de Urumqi. La akvamarina lago estas ĉirkaŭita de densaj abiaroj. La pitoreska lago estas somerumejo kaj bona sketejo vintre.

Unutaga turisma servo al Tianchi-lago troviĝas en Urumqi.

Dezerto najbara al urbo

 

Dezerto najbaras al urbo, oazo tuŝas sablon kaj birdoj dancas akompanate de sonoriloj de kameloj... Tie ĉi estas Kumtag-dezerto en Xinjiang. Kun areo de 2500 kvadrataj kilometroj la dezerto situas sude de Shanshan-gubernio. Por veturi tien oni bezonas nur dekkelke da minutoj. Tie oni povas sin amuzi per sableja miniaŭta veturado, kamelorajdado kaj sabloglitado.

Mirinda fenomeno en Kumtag-dezerto estas, ke ekspansiiĝas nek oazo nek sablejo de antaŭ miloj da jaroj. La sablejo neniam ĝenas sian najbaron kaj pace ekzistas kun ĝiaj loĝantoj.