Bela regiono Yili de Xinjiang


La regiono Yili situas en la okcidenta parto de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono en nordokcidenta Ĉinio. Ĝi portas la nomon de la rivero Yili. Tie abunde produktiĝas fruktoj kaj melonoj.

Yili, troviĝanta en dezerto de Xinjiang kun kontinenta klimato, havas kompare riĉan pluvkvanton kaj klimaton humidan kaj varmetan. Laŭlonge de la rivero Yili ĉie prosperas verdaĵoj, ĉu en urboj ĉu en vilaĝoj, kaj ankaŭ en montvaloj sterniĝas herbotapiŝoj. Yili estas granda grenejo, paŝtejo kaj fruktoĝardeno de Xinjiang. Sur ĝia vasta stepo paŝtiĝas ŝafoj kaj bovoj, sur ĝia fekunda ebenaĵo senlime etendiĝas kampoj... La apartaj geologio, topografio kaj klimato dotis al Yili favoran naturon kaj belegan pejzaĝon.

En Yili harmonie vivas ujguroj, han-oj, kazaĥoj, ŝibe-oj, uzbekoj kaj aliaj nacianoj de Ĉinio.