Korla, verda urbo sur Gobio

Teksto kaj fotoj de LIU SIGONG


Korla, la dua granda urbo de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, situas sude de Tianshan-montaro, norde de Taklimakan-dezerto kaj nordoriente de Tarim-baseno. En Korla malofte pluvas, pro tio la tieaj ekologiaj kondiĉoj estas malbonegaj. Dezertaj montetoj kaj Gobio ĉirkaŭis la urbon. Fronte al tia medio, la loka registaro vokis la popolon al forstumado.

Post kelkjara penado, kalvaj montetoj estis tapiŝitaj de verdaj vegetalaĵoj kaj novaj konstruaĵoj estis ĉirkaŭitaj de gazonoj.

Korla, urbo en dezerto, fariĝis bela ĝardeno.


Panoramo de Korla

Pava Rivero tra la urbo

Cisternoj

Promenejo en loĝkvartalo


Loĝkvartalo


Infan-ĝardeno


Dezerto anstataŭita de pitoreskejo


Paŭzo


En libera tempo


En la urbo

Aleo

Floroj, gazono kaj domoj