Naciaj moroj en Erdaoqiao

Teksto kaj fotoj de LIU SIGONG


Ĉiuj, kiuj vizitis Urumqi, ĉefurbon de Xinjiang, konas la lokon, nomatan Erdaoqiao. Tie oni povas ne nur aĉeti objektojn kun naciaj trajtoj en malalta prezo kaj bona kvalito, sed ankaŭ sperti morojn en densa nacia koloro de tiu ĉi moderna urbo.

Erdaoqiao, komerca kvartalo kun nacia karakterizo, konsistas el foiro, nacia strato kaj internacia bazaro.

La bazaro estas ĉiam vivoplena, ĉu en sunbrilaj tagoj, ĉu en pluvaj aŭ ventaj tagoj. Tie aĉeteblas tradiciaj artmetiaĵoj aŭ ĉiutagaj necesaĵoj, faritaj en Xinjiang aŭ mez- kaj okcident-aziaj landoj.

Tie kolektiĝis diversaj konstruaĵoj en stilo de la ujgura arkitekturo, ekzemple, moskeoj, bazaroj kaj kortoj de ordinaraj homoj. La tieaj konstruaĵoj, kutime nealtaj, sed bone aranĝitaj, borderas la interkruciĝantajn stratetojn. Ili estas similaj al tiuj en Kashi, antikva urbo en suda Xinjiang.

Manĝaĵoj en Xinjiang estas abundaj, bongustas rostita viandaĵo, grapolo de rostitaj ŝafaĵoj, rostita ripaĵo, rostita ŝafo, rostita ŝafkoro, rostita ŝafhepato… Krom multspecajn rostitaĵojn, tie oni povas ĝui ankaŭ orflavan rizaĵon kaj bongustan ŝafinteston.

Kutime, ĉiuj turistoj al la urbo Urumqi vizitas Erdaoqiao por rigardi naciajn konstruaĵojn, gustumi frandaĵojn kaj aĉeti lokajn produktaĵojn, pro tio naskiĝis la popoldiro “Vizito al Urumqi sen vizito al Erdaoqiao ne estas vera vizito”.


Sur la placo antaŭ la Internacia Bazaro

Ĉe budoj en la bazaro

Ĉe budo de ĉapoj en naciaj stiloj de Xinjiang

Feliĉa familio


Farado de grapoloj de rostitaj ŝafaĵoj


Rostitaj ŝafoj


Hami-melonoj


Krustaj patkukoj


Barbiro ĉe strato


Rizaĵo miksita kun ŝafaĵo kaj legomoj

Ĉe budo de fruktoj

Lokaj kolazionaĵoj