Sur la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo, nomata kiel
la tria poluso de la terglobo, ĉinoj konstruis la plej longan
fervojon sur la plej alta altitudo en la mondo, la Qinghai-Tibeta
Fervojo. La fervojo iras sur la tegmento de la mondo, transirante
la montarojn Kunlun, Tonggula kaj Nyaainqentanglha, Yangzi-riveron,
la Flavan Riveron. La fervojo kunligas glacian montojn, sablejojn
kaj dezertojn.
La 1-an de julio, la fervojo esits oficiale lanĉita.
Ĉina prezidanto Hu Jintao parolis en la inaŭguro por la malfermo
kaj tondis rubandon por la unua ekspedo.
La Qinghai-Tibeta fervojo finis sen-fervojan
historion en la Tibeta Aŭtonoma Regiono kaj kompletigis la
fervojan reton de Ĉinio. Ĝi estas la plej pompa vorko kaj
senprecedenca faro en la fervoja historio de la homaro. La
fervojo ludas gravan rolon por fortigi la rilatojn inter Tibeto
kaj aliaj lokoj en Ĉinio kaj progresigi kaj disvolvi la ekonomion
kaj socion de Tibeto. Samtempe ĝi havas gravan praktikan signifon
por bonigi la popolan vivon de Qinghai kaj Tibeto, altigi
la nivelon de malfermiteco de tiuj du lokoj, intensigi la
kontakton, kunlaboron kaj unuiĝon de la nacioj kaj realigi
komunan prosperon kaj disvolviĝon de ĉiuj nacioj.
|
|
|
La
1-an de julio, ĉeestinte la ceremonion de lanĉo de la
Qinghai-Tibeta Fervojo, ĉina prezidanto Hu Jintao telefone
parolas kun la estro de la stacidomo de Lhasa. |
Vojaĝanto aĉetis fervojan bileton de Pekino al Lhasa. |
Tibeta maljunulo unuafoje vidis fervojon kaj scivoleme
palpas relon. |
|
|
|
Lokanoj ĉe ponto de Tuotuo-rivero huraas al trajno de
Golmud. |
Trajno
veturos en tunelon de Fenghuo-monto. |
Vagonaro
trapasas la plej altan punkton de la fervojo en la mondo
— Pasejo de Tanggula-montaro je 5072 metroj super marnivelo. |
|
|
|
Tibeta
paŝtisto (dekstre) en vagonaro aprecas pejzaĝon ekster
la fenestro. |
Konduktoro
demonstras uzadon de ekipaĵoj en la vagono. |
Lokanoj
bonvenigas trajnon ĉe stacidomo de Amdo. |
|
|
|
La
Qinghai-Tibeta Fervojo, grandioza poemo sur la tegmento
de la mondo |
Pasejo sub la fervojo speciale instalita por sovaĝaj
animaloj |
Tibetaj
virino kaj knabino rigardas la fervojon. |
|