La 1-an de julio estis
oficiale lanĉita la Qinghai-Tibeta Fervojo, la plej alta fervojo
en la mondo kaj ankaŭ la konstruado estis plej malfacila.
La internacia ĵurnalismo tre atentas la vorkon. De la 1-a
de julio, amaso da ĉinaj kaj alilandaj ĵurnalistoj veturis
per la vagonaro al Tibeto por raporti pri la fervojo kaj vidaĵoj
laŭ la linio. Ĉefaj internaciaj amaskomunikiloj komentariis
la fervojon el diversaj anguloj.
La
1-an de julio Seattle Times de Usono raportis, ke Ĉinio malkovris
la vualon de mirinda vorko en la mondo. La Qinghai-Tibeta
Fervojo kun plej alta situo kaj tra plej komplikaj regionoj
kaj plej longa tundrozono, veturigas ĉinajn pasaĝerojn al
nova altitudo.
China Press de Usono en la 1-a de julio publikigis
en la unua paĝo artikolon titolitan “Lanĉo de la Qinghai-Tibeta
Fervojo sur la neĝkovrita altebenaĵo” senditan el Golmud,
Qinghai-provinco de Ĉinio. Ĝi raportis, ke tio estas la plej
longa altebenaĵa fervojo sur plej alta altitudo. En Ĉinio
ĝi povas kompari kun la projekto de akvokonduko de suda al
norda Ĉinio, vorko de akvorezervejo ĉe Tri Gorĝo de Yangzi-rivero
kaj la flugo de homporta kosmonaŭtiko. La funkciado de la
fervojo montras la diligentecon kaj kuraĝon de la ĉina popolo.
Associated Press de Usono raportis, ke Ĉinio
prezentas inĝenieran miraklon al la tuta mondo — vagonaro
kun alta teknologio veturas al Tibeto. La trajno povas stabile
trairi tundron kaj sufiĉa oksigeno en la vagonoj garantias
vojaĝantojn glate eniri en regionojn alte super marnivelo.
Washington Post kaj The New York Times citis
novaĵojn el Agence France-Presse kaj Reuters, kaj aldonis
siajn komentojn. Ili diris, ke la trajno transiranta neĝkovritajn
lokojn estas fiero de ĉinoj pro la historia momento.
Krome, usonaj ĉefaj ĵurnaloj aplaŭdis, ke dum
la konstruado de la fervojo Ĉinio enkondukis teknologion de
kanada kompanio Bombardier, kaj oksigeno estas sufiĉe liverata
en la vagonoj por vojaĝantoj sur altebenaĵo.
Brita
Guardian Unlimited diris: “La fervojo simbolas la kuraĝon
de la ĉina popolo. Samtempe ĝi estas ponto sur la monda tegmento
interliganta Tibeton kun disvolviĝintaj regionoj en orienta
Ĉinio, ke la paŝtistoj tenas esperon por la estonteco.”
Agence France-Presse raportis: “Ĉinio liveras
malmultekostan trajnbileton por veturi al Lhasa. La malplejkosta
bileto de Pekino al Lhasa estas ĉ. 46 dolaroj, dum la kosto
de aviadil-bileto estas sepobla, tial ke pli da ordinaraj
ĉinoj povas toleri la turisman koston al Tibeto. Kaj la fervojo
gajnas pli kaj pli multajn aplaŭdojn de la mondo.”
La Vanguardia el Hispanio diris, ke la problemoj
de tertremo, mediprotekto, migrado de sovaĝaj animaloj estis
bone solvitaj, tial la fervojo estas vorko senprecedenta.
Brita Times informis, ke la fervojo sur la plej
alta altitudo estas la plej ambicia vorko en la mondo.
La 3-an de julio, franca Nouvelles D’Europe komentis
en sia ĉefartikolo, ke la fervojo montras al la mondo, ke
ĝi estas ne nur fervojo malofta, sed ankaŭ “vojo” de moderna
Ĉinio, disvolva vojo de Ĉinio. Alilandaj fakuloj dubis pri
ebleco de la fervojo: Estas malfacilege konstrui fervojon
en loko 5000 metrojn super marnivelo, kie mankas oksigeno
kaj sterniĝas tundro de kelk-cent kilometroj. Tamen en 5 jaroj
la ĉinoj finis la konstruadon. Oni konstruis “ĉielan vojon”
sur la monda tegmento. Per la agado senprecedenca en la fervoja
historio, la ĉinoj denove deklaris al la mondo, ke neebla
afero en alia loko estas ebla en Ĉinio.
Reuters
diris, ke la 1-an de julio Ĉinio ekspoziciis la plej novan
projekton — la Qinghai-Tibeta Fervojo plej alta super marnivelo.
La fervojo ligas Pekinon kun Lhasa, kaj la tuta vojaĝo bezonas
malpli ol 48 horojn.
International Times, ĉinlingva ĵurnalo kun plej
granda distribua kvanto en Indonezio, publikigis en la 3-a
de julio komenton titolitan “Vojo al ĉielo — granda faro de
la homaro”, ke la lanĉo de la Qinghai-Tibeta Fervojo estas
granda faro de la homaro en venko super la naturo kaj kreo
de ekstremo, kaj historia faro de la ĉina popolo en sia diligenta
kaj senŝanceliĝa klopodado kaj sendependa kreado.
Rumania Libera raportis en sia artikolo en la
3-a de julio, ke la fervojo malfermas la kompare malprogresan
okcidentan Ĉinion kaj helpas disvolvi la tieajn turismon kaj
ekspluaton de riĉfontoj.
Kathmandu Post, Rising Nepal kaj Himalayan Times
raportis pri la fervojo en siaj gravaj paĝoj.
|