Sukcesis prova flugado en Nyingchi, la tria civila flughaveno en Tibeto, Ĉinio

La 12-an de julio sukcesis prova flugo en Nyingchi, la tria civila flughaveno en Tibeto, Ĉinio.

Nyingchi situas en sudorienta Tibeto. Malpli alta ol flughavenoj de Chamdo (4334 metroj) kaj Gonggar (3570 metroj), Nyingchi je altitudo de 2949 metroj estas 120 kilometrojn for de la ravino de Yarlungzangbo-rivero kaj pli ol 400 kilometrojn for de Lhasa. Tie la arbaroj estas densaj, pluvokvanto sufiĉa kaj oksigeno kampare riĉa. Tie turistoj povas sin adapti al la altebenaĵa klimato kaj vojaĝi plu al regionoj de pli alta altitudo, eviti suferon pro oksigenmanko kaj samtempe ĝui la karakterizajn naturajn kaj kulturajn vidindaĵojn laŭ la vojo. Tial la Nyingchi-a Flughaveno espereble fariĝos la unue elektata por turistoj vojaĝi en Tibeton per aviadilo.