Lastatempe, la Buroo pri Kulturaj Restaĵoj de la Tibeta Aŭtonoma
Regiono de Ĉinio prezentis dokumenton, kiu klare difinis metodojn
por protekti Potala-palacon.
Post kiam la Qinghai-Tibeta Fervojo oficiale ekfunkciis
la 1-an de julio, ĉiutage 5000-6000 vojaĝantoj veturas al
Tibeto. Tamen, limigita estas la eltenebleco de Potala-palaco,
la plej ŝatata vidindaĵo por la turistoj.
La dokumento difinis, ke de la 1-a de julio la
palaco ĉiutage akceptu nur 2300 turistojn, kaj ĝi difinis
ankaŭ itineron por viziti la palacon por eviti amasiĝon de
vizitantoj kaj redukti la tempon de restado en la palaco;
laŭdifine malmultajn halojn estas permesite viziti ekstere,
sed malpermesite eniri.
|