Ekspozicio pri la Tibeta Kulturo

La 11-22-an de oktobro, 2006, kiel unu el la programoj de la forumo, Ekspozicio pri la Tibeta Kulturo okazis en la Ĉefurba Muzeo en Pekino. Tio estis la unua ekspozicio pri la tibeta kulturo en Pekino.

Ĉifoje ekspoziciiĝis ĉ. 200 objektoj kaj pli ol 100 fotoj pri karakterizitaj tibetaj historiaj restaĵoj, tibetaj medicino kaj medikamentoj, tradicia arto, arkitekturo kaj skulpturaĵoj, religiaj statuoj kaj instrumentoj, ĉiutagaj necesaĵoj. La eksponaĵoj reflektas diversajn flankojn de la tibeta kulturo, interalie parto el ili estis transportitaj per aviadilo de Tibeto al Pekino.

La ekspozicio celas montri diversajn aspektojn de la tibeta kulturo kaj prezenti fruktojn rikoltitajn en protektado kaj disvolvado de la tibeta kulturo en la lastaj jaroj.

Pentristo Tseden Namagyal pentras delikatan Tangka per kathara peniko. Tangka estas pentraĵo naskita antaŭ pli ol 1000 jaroj en Tibeto. Ĝi temas plejparte pri portreto kaj biografio de budho, bonzo kaj religia majstro, malmulte pri ĉiutaga vivo de la popolanoj kaj folkloro. Oni pentras ĉefe sur ŝtofo kaj papero.
Farbo de Tangka estas mane farita el minaĵoj. La koloro sur Tangka neniam paliĝas kaj restas splenda post milo da jaroj.
 
Tiu ĉi Tangka, 5 m. alta kaj 3 m. larĝa, estas donaco de la demokratia administra komitato de Tashilhungpo-templo al la centra registaro de Ĉinio decembre de 1995, memore al la kroniĝo de la 11-a Banĉan-lamao.
 
Tibetaj bonzoj faras mandalon kultatan de esoterismo. La farado estas tre delikata kaj oni devas amasigi fajnajn kolorajn sablerojn sur desegnaĵoj tavolon post tavolo. Necesas 8 homoj por fari tiun mandalon kun unu kvadrata metro en 8 tagoj.
 
Alispeca mandalo el orumita kupro inkrustita per gemoj
 
Kuraciloj de la tibeta medicino
 
Masko en tibeta teatro
 
Budho Qamba en Tashilhungpo-templo en Tibeto
 
La tibeta lingvo uzita antaŭ 4000 jaroj
 
Trumpetoj de la tibeta budhismo