|
Stacioj
de la Qinghai-Tibeta Fervojo |
La 1-an de julio, 2006, la Qinghai-Tibeta Fervojo
komencis provan funkciadon. Ĝi kun la longeco de 1142 km estas
la plej alte situanta kaj plej longa altebenaĵa fervojo en
la mondo. Ĝi finis la senfervojan historion de la Tibeta Aŭtonoma
Regiono.
En Tibeto vaste cirkulas operacio: 100 juanoj
= 54 juanoj (ĉ. 8 juanoj = 1 usona dolaro). Tio signifas,
ke en Tibeto oni devas pagi 100 juanojn por aĉeti aĵon kies
prezo estas 54 juanoj ekster Tibeto pro alta transporta pago.
Pro la malforta ekonomia bazo kaj kompare postrestinta trafikado,
multaj materialoj por tibeta konstruado estas transportataj
de malproksimaj lokoj per aviadiloj kaj aŭtoj, tial la prezo
en Tibeto estas pli alta ol tiu ekster Tibeto.
Dank' al la Qinghai-Tibeta Fervojo, tiu ĉi operacio
baldaŭ ŝanĝiĝos, kaj la botelkolo de transportado kiu forte
katenis disvolviĝon de Tibeto estos rompita. Tiu altebenaĵa
transporta vojo grandigos transportan kvanton en kaj el Tibeto
kaj malaltigos la transportan koston per sia ekonomia, rapida
kaj ĉiavetera transporta kapablo. Dank' al stabila materiala
bazo, la komunikado de Tibeto kun aliaj lokoj pliintensiĝos,
kaj la memdisvolva kapablo de urboj radikale altiĝos, kaj
la vivo de la lokanoj estos pli oportuna.
Granda
espero de tibetanoj al la Qinghai-Tibeta Fervojo
|
Tibetanoj
prizorgas la Qinghai-Tibetan Fervojon |
Antaŭ iu paŝtista tendo en Damxung-gubernio de
Tibeto, 16-jara tibet-nacia knabino Zhuoma estis kolektanta
bovan fekaĵon. Nun trajno proksime preterpasas ŝian hejmon.
Ŝi diris, ke vintro longas 8 monatojn sur la altebenaĵo, kaj
la lokanoj uzas bovan fekaĵon sed ne karbon kiel brulaĵon
por prepari manĝaĵojn kaj hejti tendon, ĉar la transporta
kosto de karbo estas tre alta pro longa distanco. "Kiam
la fervojo funkcios, oni transportos trajne karbon al Tibeto."
Zhuoma diris tion kun rigardo plena de espero.
57-jara Danzeng Awang estas bonzo de la Templo
Zhaxicholing en Lhasa. Li neniam aŭdis antaŭe fajfadon de
trajno. Li diris: "La fajfado vibrigis mian koron, kaj
mi estas interesa pri trajno. Kvankam mi neniam vidis trajnon,
sed la viva budho trajnveturis al Pekino kaj Ŝanhajo en la
lasta jaro. La viva budho diris, ke kiam trajno atingos Lhasa,
certe multaj turistoj vizitos nian malproksiman sed belan
templon. Ni devas protekti la budhajn halojn kaj budhostatuojn
por prosperigi nian templon."
Nima estas estro de iu agrikultura vilaĝo kun
pli ol 100 familioj en antaŭurbo de Lhasa. Pro tre longa vintro
sur altebenaĵo kaj blokado de neĝego en marto kaj aprilo,
estas malfacile transporti sterkon. Kiam la printempa plugado
komenciĝas, Nima faras ĉion eblan por aĉeti kemisterkon por
vilaĝanoj. "Nun ne estas necese ĉagreni pro sterko, oni
alportos kemisterkon per trajno kaj la prezo malaltiĝos multe."
La
Qinghai-Tibeta Fervojo alportos komercan ŝancon
|
Pejzaĝo
ĉe la Qinghai-Tibeta Fervojo |
La ekfunkciado de la Qinghai-Tibeta Fervojo ne
nur plibonigos la vivkondiĉojn de la lokanoj, sed ankaŭ estas
utila por turni superecon de la riĉaj resursoj al supereco
de ekonomio de Tibeto, nome alporti pli multajn ŝancojn por
lokaj entreprenoj kaj komercistoj.
Pingcuo Langjie estas paŝtisto de Damxung-gubernio
de Tibeto. Ĉiuvintre li iras al paŝtejoj por aĉeti ŝaffelojn
kaj bovfelojn, poste li portas ilin per kamiono laŭ Qinghai-Tibeta
Ŝoseo al Qinghai- kaj Gansu-provincoj ĉ. 2000 km fore de lia
hejmo por vendi ilin. La Qinghai-Tibeta Ŝoseo kun averaĝa
alteco de pli ol 4 mil metroj super marnivelo transiras Tanggula-montaron
kaj Kunlun-montaron kaj la veturado estas plena de malfaciloj.
"Kamiono estas malgranda, kaj la veturado
estas nesekura. Foj-foje neĝoŝtormo obstrukcas la Qinghai-Tibetan
Ŝoseon, kaj tiam ni suferas de malsato. Por transporti varojn
de Lhasa al Xining, ĉefurbo de Qinghai-provinco, oni bezonas
semajnon. Dekalkulinte la transportan pagon de pli ol 2000
juanoj, mi profitas nur 1 juanon de vendado de 1 ŝaffelo,"
diris Pingcuo Langjie, "mi aŭdis, ke trajno povas veturi
pli ol 100 km po horo, kaj oni bezonas nur 1 tagon por veturi
de Lhasa al Xining, kaj la transporta kosto estas malmultekosta.
Do mi povas aĉeti pli multajn ŝaffelojn kaj ankaŭ povas fondi
butikon de peltaĵoj en Yangbajain."
Qiangba Zunzhu estas komercisto de tibeta papero
kaj tradicia tibeta vesto en Lhasa. Foje antaŭ 30 jaroj li
trajnveturis de Chengdu, ĉefurbo de Sichuan-provinco al Ŝanhajo.
"Tiam mi opiniis, ke trajno ne aperos en Tibeto en la
venontaj 100 jaroj. Eĉ kiam la konstruado de la fervojo estis
komencita antaŭ 5 jaroj, mi ne povis imagi, ke la trajno tiel
baldaŭ atingis nin. Estas tre multaj altaj montoj en Tibeto
kaj estas tre malfacile por aŭtoj 'grimpadi' en Tibeton do
ne por paroli pri trajno."
Qiangba Zunzhu estis en intensa preparado por
la unua esplora centro de tradicia metio de Tibeto kaj nova
fabriko de tibeta papero. Li intencas fondi butikon en landinternaj
urboj Pekino, Ŝanhajo kaj Shenzhen. "Alta transporta
kosto estas la plej granda problemo de la kompanio por disvolviĝi,
kaj la fervojo ĝojigas min. Nun mi planas vendi pli multajn
tradiciajn tibetajn metiaĵojn al la landinterno kaj eksterlando."
Ekzistas
kaj movforto kaj premforto
|
Pejzaĝo
ĉe la Qinghai-Tibeta Fervojo |
La Qinghai-Tibeta Fervojo ne estas ordinara fervojo,
do oni ne povas ignori ĝian longtempan influon al altebenaĵa
ekologia stato kaj socia medio. Deji Yangzong, 30-jara kamparanino
de Damxung-gubernio de Lhasa, taglaboris en konstruejo de
la fervojo en morta sezono de kamplaboro, kaj povis gajni
20-25 juanojn ĉiutage. Ŝia edzo aĉetis kamionon per kredito
kaj intencis transporti varojn por komercistoj depende de
la fervojo. La fervojo alportis al tiu ĉi ordinara kamparana
familio esperon de riĉiĝo. Sed, Deji Yangzong maltrankviliĝis,
ĉar ŝi aŭdis ke pro la trajno venas ŝtelistoj kiuj damaĝos
la sekurecon de la regiono ĉe la fervojo. Krome, la trajno
alportos poluon al la vilaĝoj ĉe la fervojo.
La Qinghai-Tibeta Fervojo altigos la modernecon
de Tibeto, kaj ebligos al la popolo ĝui modernan civilizacion.
Sed multaj tibetanoj same kiel Deji Yangzong havas maltrankvilon:
Ĉu la disvolviĝo detruos la malfortan altebenaĵan ekologion?
Ĉu laborantoj el aliaj lokoj malfaciligos lokanojn akiri laboron?
Kvankam oni alprenis rimedojn por protekti medion en projektado
kaj konstruado de la fervojo, ekzemple, oni malmultigis la
nombron de stacioj por redukti ellasadon de malpuraĵoj kaj
uzas senpoluajn fuelojn, tamen la fervojo alportos pli kaj
pli multajn vizitantojn kaj materialojn. Tio alportos multajn
fuelojn al Tibeto, sed ankaŭ alportos poluan problemon pro
ekspluato de minaj resursoj. Respondeculo de la Ŝtata Mediprotekta
Administracio de Ĉinio diris: "La konstruado de la Qinghai-Tibeta
Fervojo kulturis ideojn de mediprotektado kaj daŭrigebla disvolviĝo,
oni devas meti mediprotektadon sur la unuan lokon en la estonteco."
La fajfado de trajno en la valo de Lhasa-Rivero
similas al la voĉo de tibetanoj kiuj postulas komunikadi kun
aliaj kaj plibonigi vivon, ju pli frue ĝi sonos, des pli frue
la moderna civilizacio proksimiĝas al la neĝa altebenaĵo.
Lhagpa Phuntshogs, komitatano de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa
Konferenco de la Tibeta Aŭtonoma Regiono, diris, ke oni ne
devas esperi ke Tibeto ĉiam estos primitiva regiono vizitata
pro sia origina ekologia stato, la tibetanoj rajtas ĝui modernan
civilizacion kaj, per senĉesa studado, ili povas uzi modernan
sciencon kaj teknologion por solvi la problemojn de kulturaprotektado
kaj resursa utiligado. Kiam trakoj estas firme sternitaj sur
altebenaĵa tundro, kiam la maljuna tibeta avino ĝoje ridetas
ĉe la Qinghai-Tibeta Fervojo, multaj personoj eniros Tibeton
per trajno, kaj la trajno disportos la altebenaĵan kulturon
al pli malproksimaj lokoj.
Rimarkigoj
pri la Qinghai-Tibeta Fervojo kaj atentigoj por vojaĝo en
Tibeto
1. La luksa pasaĝera trajno de Golmud al Lhasa
haltas ĉe 19 stacioj, kaj haltas kompare longe ĉe 5 plej famaj
pitoreskejoj de la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo — Qinghai-lago,
Kunlun-montaro, fonto de Yangzi-rivero, Qiangtang-herbejo
kaj Naqu-Lhasa. Turistoj povas descendi la vagonon por rigardi
lokajn pejzaĝojn. Veturado de Pekino al Lhasa bezonas 47 horojn
kaj 28 minutojn, kaj la prezo de sidloko estas 389 juanoj
(ĉ. 40 eŭroj).
2. En la tuta projekto de la trajno de la Qinghai-Tibeta
Fervojo enkorpiĝis moderneco kaj komforteco, kaj solviĝis
la teknologiaj problemoj por adaptiĝo al la natura medio de
altebenaĵo kaj klimato. Unue, en la vagonoj estas ekipitaj
per oksigendifuza aparato kaj ankaŭ oksigeninhaliloj por individuoj.
Due, en severe fermitaj vagonoj estas instalaĵoj por kolekti
eluzitajn aĵojn, akvon kaj rubojn. Trie, oni konsideris la
specialajn postulojn de la medio de la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo
al aplikataj elektraj aparatoj kaj nemetalaj materialoj.
3. Por vojaĝo en Tibeto, oni devas havi sunokulvitrojn,
ŝminkaĵon kontraŭ ultraviolaj radioj kaj medikamentojn kontraŭ
alpisma reakcio. La altitudo de Lhasa estas 3650 metroj super
la marnivelo. En Lhasa estas facila trafiko kaj multaj hoteloj
de diversaj normoj.
|