En la 22-a de aprilo 2006, la 37-a “Monda Tergloba
Tago”, komenciĝis en Pekino la Agado de 2006 en Ĉomolangma,
la tria poluso de la tero, organizita de la Sporta Buroo de
la Tibeta Aŭtonoma Regiono. La volontuloj ekveturis de Pekino
al Lhasa en la 22-a de majo kaj revenis en la 6-a de junio.
Dum 16 tagoj 28 volontuloj plenumis kune kun
tibetaj alpistoj serion da publikutilaj kaj mediprotektaj
agadoj malgraŭ frosto, ventego, oksigenmanko, malalta aerpremo
kaj aliaj malbonaj naturaj kondiĉoj ĉe Ĉomolangma. Ili faris
mediopurigon laŭ la vojo inter Lhasa kaj la kampadejo de Ĉomolangma,
fondis la unuan montgrimpan taĉmenton de Ĉomolangma por mediprotektado,
plenumis la laboron provizi per elektro Tui-vilaĝon plej altan
en la mondo, establis laborstacion de longdistanca tele-edukado
en Dingri-mezlernejo plej alta en la mondo, kaj donis monhelpon
al la elementa lernejo Quzongbasong (signifanta en la tibeta
lingvo esperon), plej alta elementa lernejo en la mondo.
La agado estis sukcese okazigita dufoje. La agado
kun celo “efektivigi harmonian unuiĝon de la homaro kaj naturo”
alvokas la tutan socion priatenti la nunan median staton de
Ĉomolangma, veki konscion kaj entuziasmon por mediprotektado
kaj akceli progreson de mediprotekta afero de Ĉinio. En la
lastaj 2 jaroj, 58 volontuloj kaj tibetaj alpistoj kune purigis
la regionon de Ĉomolangma en alteco inter 5120 kaj 8000 metroj.
|
Volontuloj
fotas pejzaĝon de altebenaĵo. |
|
|
|
Volontuloj
purigas la placon antaŭ Potala-palaco. |
Rolf, reprezentanto de la marko Lowa (maldekstre), alilanda
mediprotekta artisto (meze) kaj lamao de la templo Zhaxi
Lhunbo kune kolektas rubon. |
Laborstacio de mediprotekta edukado |
|
|
|
Volontuloj kaj instruistoj kaj lernantoj de la elementa
lernejo Quzongbasong starigas korbotabulon. |
Fondiĝis
laborstacio de longdistanca teleedukado en Dingri-mezlernejo. |
Volontuloj
fotiĝas antaŭ Potala-palaco. |
|