La
1-an de julio 2006, la Qinghai-Tibeta Fervojo estis lanĉita. Ĉe
la komenco de la konstruado, multaj dubis, ĉu konstruado kaj funkcio
de la fervojo influos la malfortan ekologion de la altebenaĵo. Mi
intervjuis la Ŝtatan Buroon de Mediprotekto, la ĉefkomandejon de
konstruado de la fervojo kaj loĝantojn en tibet-naciaj regionoj.
Ĉiuj konsentis la opinion, ke dum la projektado kaj konstruado de
la fervojo, protektado de la medio ĉiam estis akcentata. Oni povas
diri, ke konstruado de la fervojo ne detruis la ekologian staton
de la altebenaĵo, ne poluis la akvon ĉe la fonto de riveroj, ne
rompis la vojon de migrado de sovaĝaj animaloj, nek influis la naturan
pejzaĝon.
Mediprotektado
akcentata tra la tuta projektado kaj konstruado
La
Qinghai-Tibeta Altebenaĵo estas fonto de multaj riveroj kaj la ekologia
medio estas primitiva, unika kaj malforta. La ĉina registaro postulis,
ke oni protektu ĉiujn kreskaĵojn dum la fervoja konstruado. La konstrua
departemento subskribis mediprotektan kontrakton kun Qinghai-provinco
kaj la Tibeta Aŭtonoma Regiono, la unua tia kontrakto en la historio
de la fervoja konstruado de Ĉinio.
Li Jincheng, projektisto de la fervojo, diris, ke en
la natura rezervejo la fervojo meandris por eviti la flaŭron laŭeble.
La konstruejoj, provizoraj vojoj kaj ŝotrotenejoj estis elektitaj
post longa pripenso por laŭeble eviti detruon al la flaŭro.
Por revivigi la flaŭron difektitan pro konstruado de
la fervojo, sciencistoj esploris la flaŭran revivigon sur la altebenaĵa
tundro kaj alprenis avangardan teknologion. Dank’ al tio, la procento
de revivigitaj vegetaĵoj superis 70%, duoble pli alta ol tiu de
naturaj vegetaĵoj.
Por
garantii la kutiman vivon, migradon kaj generadon de sovaĝaj animaloj,
oni konstruis por la sovaĝaj animaloj 33 pasejojn laŭ la fervojo.
Somere de 2002 kiam la tibetaj antilopoj, ŝtataj raraj animaloj,
estis en migrado por generado, oni ĉesigis la konstruadon kaj cedis
al ili vojojn.
Li informis, ke oni instalis 25 kaj 8 pasejojn por
sovaĝaj animaloj respektive norde kaj sude de Tangula-montaro. Por
la montaraj animaloj oni instalis pasejojn super la tuneloj, kaj
por la stepaj animaloj en alta frosta zono, oni instalis pasejojn
sub fervojaj pontoj kaj sur moderaj deklivoj de la trako.
Konstrui pasejojn por la sovaĝaj animaloj estas la
unua fojo en la historio de fervoja konstruado en Ĉinio. Laŭ la
observado de la ĉefkomandejo, la tibetaj antilopoj jam kutimiĝis
al la nova migra maniero kaj multaj tibetaj antilopoj jam libere
migras tra la pasejoj.
“Nula
ellaso de poluaĵo” realiĝis en la mediprotekta vagonaro
La
Qinghai-Tibeta Fervojo estas la plej longa altebenaĵa fervojo en
la mondo. Iuj dubis, ĉu ĝi kunportas malbonon al la malforta medio
trairante la altebenaĵon.
La trajnoj al Tibeto estas ekipitaj per mediprotektaj teknologioj,
ke ili ne ellasas malpurajn akvon kaj objektojn dum la veturado.
La necesejoj en la vagonoj estas speciale ekipitaj.
Dum la veturado la trajnoj ne ellasas fekaĵojn kaj oni ekipis la
necesejojn per vakuaj fekaĵujoj. La kapacito de tenejo de malpuraĵoj
estas sufiĉe granda por enteni malpuraĵojn ellasitajn en sinsekvaj
42 horoj, kaj tiu de malpura akvo en 18 horoj. Oni instalis vakuan
ŝprucigilon sur fekaĵujo kaj tio solvis la problemon de influo de
malalta aerpremo de altebenaĵo sur la vakuiga kapablo de la fekaĵujoj,
vakuiga tempo kaj puriga cirkulado.
Ĉe la stacio de Golmud oni elprenas rubojn kaj purigas
tenejojn de malpuraj materialoj kaj akvo. Post tio la trajno povas
ellasi neniom da malpuraĵoj dum la veturado de Golmud al Lhasa.
En la trajnoj estas premmaŝino por trakti aliajn forĵetaĵojn.
Akceli
mediprotektan konstruadon por gastigi pli da vizitantoj
Laŭ
antaŭkalkulo de la Turisma Oficejo de la Tibeta Aŭtonoma Regiono,
post la lanĉo de la fervojo, la turistoj al Tibeto ĉiutage kreskos
je 3000-4000 kaj la turistoj al Tibeto tra Qinghai jare kreskos
je ĉ. 400 mil.
Pro multiĝo de vizitantoj, elstariĝis la premo de mediprotektado
en Tibeto. Pro tio la turisma departemento de Tibeto konstruis traktejon
de malpura akvo kaj rubenterigon. En 2005, la centra registaro kaj
la registaro de Lhasa pagis pli ol 10 milionojn da juanoj por konstrui
instalaĵojn por publika uzado inkluzive de 79 necesejoj.
Nun troviĝas en diversaj lokoj de Lhasa ĉ. 200 necesejoj.
Ĉiuj turismaj aŭtobusoj havas rubosakojn kaj rubujojn. Ĉiĉeronoj
atentigas veturantojn meti rubaĵojn en la sakon kaj kolektas la
rubojn en la aŭtoj kaj transportas ilin al la difinitaj lokoj. Poste
la laborantoj de mediprotekta buroo forportas la rubojn.
|