Qinghai-Tibeta Fervojo trapasis ekzamenon de la ŝtato

de LHABA TSERING

En la 8-an de julio, Qinghai-Tibeta Fervojo (de Golmud al Lhasa), la plej alte situanta fervojo super marnivelo kaj plej longa vojo sur tundro en la mondo, trapasis ekzamenon de la ŝtato post pli ol 5-jara konstruado kaj 1-jara funkciado.

En la lasta junio, ekzamena komitato konsistanta el 21 departementoj de Ĉinio komencis ĉiuflankan ekzamenon al la Qinghai-Tibeta Fervojo. La ekzameno konkludas, ke en la pasinta jaro, la Qinghai-Tibeta Fervojo transportis pli ol 2.6 milionojn da pasaĝeroj kaj pli ol 13 milionojn da tunoj da varoj; la fervoja linio, instalaĵoj, laborantoj kaj administrado trapasis ekzamenon de sezona ŝanĝiĝo; la transporto estas sekura kaj orda; la sekureca situacio ĉe la fervojo estas stablia; ne okazis serioza akcidento. La unujara komenca funkciado de la fervojo estas kontentiga.