En la tuta somero de 2007 oni povas vidi grandegan reklamon
de minerala akvo de glaciejo de Tibeto en metroo de Pekino.
Rigardante la klaran akvon en la reklamo, oni sentas agrablan
friskecon.
Bona
akvo fontas el bela monto
Ŝanhaja
turisto Peng Xiang unuafoje vidis mineralan akvon kun la fabrikmarko
"5100TM" en Lhasa, ĉefurbo de Tibeto, kaj ĝoje aĉetis
kontraŭ alta prezo por siaj familianoj en Ŝanhajo.
La Qinghai-Tibeta Altebenaĵo estas nomata "la
lasta pura tero de la homaro", do oni povas nomi la mineralan
akvon el monto kun alteco de 5100 metroj super marnivelo la
"lasta klara akvo". "5100" do fariĝis
fabrikmarko de tiu minerala akvo.
En la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento, sciencistoj
el la Ĉina Akademio de Sciencoj komencis esploradon en Tibeto.
"Kie vi prenas akvon por trinki?"
"En supra valo — kion vi volas?"
"Gvidu min tien!"
En iu vintra vespero de 1987, Doje, la unua kaj
unika tibeta membro de la Ĉina Inĝeniera Akademio, renkontis
paŝtiston Awang Zhandui. Doje trovis, ke tiu paŝtisto estas
samaĝa kiel li, sed aspektas multe pli juna ol li. "Tion
ni atribuas al nia bona akvo."
En
1987, la geologia teamo gvidata de Doje esploris pli ol 80
akvofontojn. Ili trovis, ke la akvofonto situanta en suda
Nyenchen-Tanglha-montaro kun alteco de 5100 metroj super la
marnivero estas bonega en fluintenso kaj akvokvalito, kaj
facila por ekspluatado kaj protektado. Vilaĝanoj trinkantaj
el tiu fonto vivas longe, eĉ la bovoj kaj ŝafoj en tiu vilaĝo
malofte malsaniĝas.
Nyenchen-Tanglha-montaro estas sankta montaro
en Tibeto, antaŭ kiu estas senlima herbejo, kaj krutaj granitoj
staras ĉe la orienta kaj okcidenta flankoj de la montaro.
La akvo cirkulas pli ol 8 jarojn profunde sub la tero antaŭ
ol ĝi iras el la tero, kaj 7 fontoj kunfluas en rivereton
kaj fluas malsupren laŭ la valo.
Kvankam la fonto situas en profunda valo kaj
neniu vivas en tiu regiono, tamen la tri fontoj estas severe
gardataj per tri ĉirkaŭmuroj. 58-jara Awang Zhandui gardas
la fontojn. Li estas salajrata je 300 juanoj po monato (ĉ.
30 eŭroj) kaj la distanco inter lia loĝejo kaj la fontoj estas
1 kilometro. Sed Awang Zhandui preferas esti en Lhasa, ĉar
tie estas "bona vetero", dum en la valo kie li loĝas,
estas malvarmege kaj la suno ne vizitas la valon dum la longa
vintro.
Altpreza
akvo
 4
kilometroj, tio estas la plej mallonga distanco, kiun oni
povas trovi por konstrui fabrikon de minerala akvo ĉe la fonto.
La mineralakva kompanio Bingchuan de Tibeto investis 500 milionojn
da juanoj (ĉ. 48 milionoj da eŭroj) por aĉeti ekipaĵojn de
Germanio. En la fabriko, nur kelkaj laboristoj manipulas por
superregi la tutan procezon de akvopreno ĝis enkestigo de
boteloj.
En julio de 2006, ekfunkciis la Qinghai-Tibeta
Fervojo, tiel la minerala akvo "5100" de glaciejo
eliris el Tibeto. Laŭ opinio de direktoro Yan Zi de ofertado,
alta kvalito kaj multega investado decidis la altan prezon
de "5100". Nun la kompanio povas liveri 300 milojn
da tunoj da minerala akvo, kaj 330 mililitroj da akvo kostas
6.5 juanojn (ĉ. 0.64 eŭro). Elirinte el Tibeto, la akvo komencis
konkurenci kun aliaj produktaĵoj. Ĝi estis difinita trinkakvo
por la 3-a Publika Konkurso de Teniso en Ĉinio, kaj aperis
en la reklamo kune kun la mondfamaj fabrikmarkoj ekzemple
"Mercedes-Benz" kaj "Lacoste".
En 2006, "5100" kiel difinita trinkakvo
aperadis en la Financa kaj Ekonomia Forumo — la pinta kunveno
de financo kaj ekonomio en Ĉinio; kaj en la Ŝanhaja Golfa
Konkurso de Pokalo "HSBC". En 2007, ĝi aperis en
la Ŝanhaja Internacia Jakta Ekspozicio kune kun mondfamaj
fabrikmarkoj "Rolls-Royce", "Hennessy"
kaj "BMW"; poste, en la 11-a Konferenco pri Kunlaboro,
Investo kaj Komerco de Orienta kaj Okcidenta Ĉinio, la kompanio
akiris kunlaboron en valoro de 20 milionoj da juanoj (ĉ. 1.98
milionoj da eŭroj).
Liao Lei, ĝenerala sekretario de la faka komitato
de natura minerala akvo sub la Ĉina Minekspluata Asocio, diris:
"Laŭ statistiko de la pasintaj 3 jaroj, merkata bezono
de minerala akvo en Ĉinio kreskis je 20% ĉiujare. En 2010,
oni konsumos 10 milionojn da tunoj da minerala akvo en Ĉinio
kaj en 2015 — 20 milionojn da tunoj." Tiel, pli kaj pli
multaj potencaj kapitaloj favore taksas la merkaton de altklasa
minerala akvo. Liao Lei opinias, ke la apero de "5100"
kun alta prezo estas prova kun granda komerca risko, sed ankaŭ
havas eblecon de sukceso.
Nova
"vizitkarto" de tibeta ekonomio
 Jiang
Wenfei, direktoro de ofertado de mineralakva kompanio Xueshan,
kalkulis, ke por transporti per aŭto tunon da minerala akvo
de Lhasa al Chengdu, ĉefurbo de Sichuan-provinco en sudokcidenta
Ĉinio, oni devas pagi 1200 juanojn (ĉ. 119 eŭroj), sed per
trajno, la kosto estas nur 500 juanoj (ĉ. 49.6 eŭroj); samtempe,
multe malaltiĝis ankaŭ la trajna transporta kosto de pakumo
al Lhasa. Suolang Ciren, kiu respondecas pri produktado de
minerala akvo, diris: "Ne sole nia entrepreno, sed ĉiuj
aliaj kompanioj de minerala akvo en Tibeto multe gajnis dank'
al la Qinghai-Tibeta Fervojo."
Akvo el loko de granda altitudo kreis esperdonan
industrion de Tibeto. Qiangba Puncog, prezidanto de Tibeta
Aŭtonoma Regiono, atribuis tion ĉefe al la Qinghai-Tibeta
Fervojo kaj diris: "La malaltiĝo de transporta kosto
faciligis la transportadon de varoj inter Tibeto kaj aliaj
lokoj, tio estas necesa kondiĉo por ke tibeta minerala akvo
brile debutu en la tuta lando." Krom la kompanio de "5100",
pli ol 10 kompanioj entreprenas pri minerala akvo.
Rapida disvolviĝo de la industrio de minerala
akvo donas laboron al lokaj tibetanoj. Ekzemple, 99% de la
laboristoj de la kompanio Bingchuan estas proksimaj tibetanoj,
kaj ilia averaĝa monata salajro superas 1000 juanojn (ĉ. 99
eŭroj), tio estas duoble pli granda ol ilia enspezo akirita
per brutbredado.
La ekomedio de la altebenaĵo estas malforta,
do disvolvante la tibetan superecan industrion, oni nepre
ne ignoru la mediprotektadon ĉe la fonto, sed ekspluatu ĝin
racie, orde kaj science por protekti la akvoresurson. La kompanio
de "5100" enfermis areon de 60 kvadrataj kilometroj
ĉirkaŭ la akvofonto por protekti la medion, plenumis senbakterian
administradon kaj enboteligas tuj ĉeloke. Nun pli kaj pli
multaj kamparanoj kaj paŝtistoj laboras en la kompanio, do
brutoj malmultiĝas, kaj tio estas utila por ekomedio de la
altebenaĵo.
"Akceli disvolviĝon de loka ekonomio sendetrui
ekomedion" estas principo de Tibeto en ekspluatado de
naturaj resursoj.
|