Antaŭ la jaro 2010, Tibeto asignos pli ol cent milionojn da
juanoj (ĉ. dek milionoj da eŭroj) por ripari Zhaxilhunbo-templon.
La monsumo devenos de la centra financo.
Zhaxilhunbo-templo estas unu el la plej famaj
temploj de la tibeta budaismo.
En la pasintaj pli ol 20 jaroj, Tibeto riparis
pli ol 1 400 templojn, historiajn kulturajn restaĵojn kaj
religiajn aktivejojn, kaj per tio efike protektis tiujn gravajn
antikvajn konstruaĵojn.
|