Germanaj retumantoj indignas kontraŭ la malvera raporto pri la perforta evento en Tibeto

La televizia stacio NTV de Germanio malĝuste raportis la perfortan eventon pere de malvera foto, en kiu efektive "nepalaj policanoj arestas tibetano-protestanton", kaj malvere raportis, ke okazis "nova perforta evento en Tibeto".

Multaj germanaj retumantoj faris komenton sur la retejo de la televizia stacio RTL de Germanio kaj esprimis sian indignon kontraŭ la malvera raporto de la retejo RTL pri la perforta evento okazinta en Tibeto de Ĉinio.

Retumanto Franz diris, ke malvera raporto de la retejo RTL kaj aliaj vehikloj de Germanio estas honto de germanaj vehikloj. Tiu raporto kontraŭ profesia moralo de raportisto celas fari sensacion. Kelkaj germanaj vehikloj havas antaŭjuĝon pri Ĉinio, kaj volas krei publikan opinion por bojkoti la Pekinajn Olimpikoj kaj secesii Tibeton el Ĉinio per sia propagando.

Retumanto Lagatou skribis, ke multaj germanoj tute ne scias Ĉinion, ĉar ili ne vizitis Ĉinion nek komprenas la ĉinan lingvon, kaj ili konas Ĉinion nur pere de distorditaj kaj elektitaj raportoj de vehikloj.

Retumanto Christian skribis, ke germanaj vehikloj ĉiam kritikis Ĉinion en la lastaj jaroj, ĉar Ĉinio senĉese progresis en la pasintaj jaroj, sed kelkaj okcidentaj landoj ne.

Iu germana ĉiĉerono skribis, ke tiuj germanoj, kiuj havas antaŭjuĝon pri Ĉinio, devas koni ke ekzistas 56 nacioj en Ĉinio, se ĉiuj nacioj postulas sendependiĝon, kio okazos? Ĉu oni povas havi pacon?

En la novaĵa rubriko de la retejo RTL, oni publikigis foton, en kiu 4 policanoj kun bastonoj postkuras paradantojn, aldonante la tekston "ĉinaj policanoj subpremas protestantojn en Tibeto". En la 23-a de marto la retejo konfesis la malĝustan klarigon por tiu foto en sia anonco kaj diris, ke tiu foto montras fakte 4 nepalajn policanojn dispelantajn paradantojn en Katmanduo.

Lastatempe ĉinaj vehikloj raportis la fakton de la perforta evento de batado, detruado, rabado kaj bruligado en la 14-a de marto en Tibeto, kaj iuj germanaj vehikloj komencis ekzameni la verecon de la raporto. Krom RTL, ankaŭ la novaĵ-kanalo de germana televizia stacio konfesis sian malveran raporton.