Jacques Rogge, prezidanto de la Internacia Olimpika
Komitato (IOK), kiu ĉeestis la Ĝeneralan Asembleon de la Asocio
de Naciaj Olimpikaj Komitatoj, diris, ke oni "ne zorgu"
pri la malharmonia voĉo por bojkoto al la Pekinaj Olimpikoj.
Dum la torĉa stafetado okazinta en Londono la
6-an de aprilo de la loka tempo malmultaj porpledantoj de
"sendependigo de Tibeto", kiuj intencis malhelpi
la stafetadon de la Olimpika torĉo, estis kaptitaj de britaj
policanoj. Rogge diris, ke "la torĉo fariĝis atakita
objekto. IOK alte atentas la aferon".
"Ĉiuj perfortoj malobservas la stafetadon
de la Olimpika torĉo kaj valoron de la Olimpiaj ludoj. Ni
devas unuiĝi je la nomo de la Olimpikoj kaj venki ĉiajn malfacilojn,"
diris Rogge. "Nia respondeco estas krei la plej bonajn
kondiĉojn por sportistoj, kiuj partoprenas la Olimpikajn ludojn.
Ili meritas tion kaj la tuta mondo deziras tion. Unuiĝi je
la nomo de la Olimpikoj portas la koncepton."
|