 Raportante la perfortan eventon de batado, detruado,
rabado kaj bruligado okazintan en la 14-a de marto en Lhasa,
iu fremdlanda retejo distordis la fakton. Pere de la foto,
en kiu efektive “policanoj savas homon batatan”, la retejo
malvere raportis, ke “ĉinaj policanoj kaptas tibetanon”. La
31-an de marto 14-jara Luo Jie, “kaptata” homo en la foto,
diris al ĵurnalisto, ke li devas klarigi la aferon.
Luo Jie diris: “Miaj gepatroj kaj mi venis de
la urbo Zigong de Sichuan-provinco al Lhasa en 2004. Ni loĝas
apud la templo Ramoche. Mia patro mastras gazetbudon kaj nia
vivo estas trankvila.
“Posttagmeze de la 14-a de marto mi bicikle venis
al la strato Ramoche-templo portante mian hundeton, kaj tie
mi vidis, ke iuj homoj estas detruantaj butikojn. Mi estis
terurita kaj tuj biciklis al la hejmo. Subite mia kapo estis
trafita de ŝtono, kaj venis al mi kelkaj junuloj, min tiris
de sur la biciklo kaj batis per ŝtonoj, bastonoj kaj pugnoj.
Mi intencis forkuri, sed ne povis. Ili min premis sur la teron
kaj senĉese batis. Kiam mi preskaŭ perdis la konscion, mi
sentis min kuri subapogate de aliaj homoj. Mi malfacile malfermis
miajn okulojn nebulitajn de sango kaj vidis, ke kelkaj policanoj
portas min forkuri. Suferante de atako de ŝtonoj ili senĉese
kuris ĝis ŝovi min en ambulancon. En hospitalo mi vidis mian
patron. Ĝis tiam mi sentis min sekura.”
Kiam Luo Jie malfermas la buŝon oni povas vidi
lian duonan incizivon vunditan. Lia patro diris: “Post kuracado
la sanstato de mia filo iom post iom boniĝis, kaj ni iom post
iom trankviliĝis. Antaŭ kelkaj tagoj konatoj kaj parencoj
diris al ni, ke ili vidis mian filon en televido kaj ĵurnalo.
Mi tuj serĉis rilatajn raportojn por fari konstaton. Indignige
estas, ke iuj eksterlandaj vehiklo kaj retejo malvere raportis,
ke ĉinaj policanoj kaptis tibetanon. Mi devas diri la veron
de la afero al la publiko.”
|